Fonualei estas vulkano kaj vulkana insulo ĉe Vavau en la reĝlando Tongo.

Ĝi estis unuafoje registrite vidata de Francisco Antonio Mourelle el la ŝipo La Princesa februare de 1781. Li informis, ke la insulo suferas erupciojn. Ĉefa erupcio en 1846, ekde la 11an de junio, detruis multe el la vegetaĵaro de Vavau kaj disvastigis cindron dum ĉirkaŭ almenaŭ unu jaro. Kelkaj fontoj asertas, ke aliaj tri najbaraj vulkanoj, Late, Tokū kaj alia, erupciis samtempe. Tio estis probable eraro de diversaj pretepasantaj ŝipoj kiuj misidentigis la erupciantan insulon.

La plej proksima insulo al Fonualei estas Toku 19.7 km sudoriente.

Referencoj redakti