Fonz [FONZ] estas municipo de Hispanio, en la norda pinto de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Fonz devenas de la latina vorto "fontes" (fontoj), rezulto de abundo de naturaj fontoj; krome estas publika sestuba fontano, renesanca histori-arta monumento de 1567.

Fonz
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22422
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 886  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 0° 15′ O (mapo)42.00977720.258297Koordinatoj: 42° 1′ N, 0° 15′ O (mapo) [+]
Alto 471 m [+]
Areo 51,858469 km² ( 518 5.8 469 ha) [+]
Fonz (Provinco Ŭesko)
Fonz (Provinco Ŭesko)
DEC
Fonz
Fonz
Situo de Fonz
Fonz (Hispanio)
Fonz (Hispanio)
DEC
Fonz
Fonz
Situo de Fonz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fonz [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia tre malgranda municipa teritorio estas en la norda pinto de la komarko Meza Cinko, norde de la teritorio de Almunia de San Juan. Ĝi estas oriente de la valo de la rivero Cinca. Okcidente fluas la rivero Cinca, kaj pli proksima la Kanalo de Aragono kaj Katalunio.

La loĝloko Fonz (471 msm) estas je 72 km de Huesko, provinca ĉefurbo, je 15 km de Monzono —komarka ĉefurbo— kaj je 18 km de Barbastro, sur la maldekstra areo de la rivero Cinca.

La loĝloko estas komunikata per la regiona ŝoseo A-1236 kiu komunikas kun Monzono (kaj la nacia ŝoseo N-240) sudokcidente, kaj per la regiona ŝoseo A-133 kun Azanuy sudoriente kaj kun Estadilla norde.

Historio redakti

Estis restaĵoj de Bronzepoko kaj Ferepoko.

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝlokoj Zaidín, Binaced, Albalate, Almunia, Alfántega, Almudáfar kaj Alcolea. La islama etapo lasis urbecon tipan, kun mallarĝaj kaj labirintaj stratetoj, kun abundaj kurboj kaj sakostratetoj kaj ĉefe reton de irigacio. Aktuale ankoraŭ abundas la domoj el briko, parte pro la abundo de argilo en la zono. La plej frua dokumenta mencio pri Fonz aperis en la kroniko de Al Razi rilate al la alveno de Musa ibn Nusair kaj liaj armeoj fine de 714. Dum la islama dominado, oni konstruis en la plej alta parto de la loĝloko kastel-fortikaĵon, de kiu apenaŭ restis eblaj restaĵoj de murego.

Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

 
Monumenta fontano de Fonz (1567).
 
Dom-palaco kaj fontano de Fonz.
 
Pordego de la preĝejo.

Ramón Berenguer la 4-a (1140-1144) rekonkeris la lokon kaj dosni ĝin al la Templanoj. Poste, la superulo de la ordeno Fray Melchor Rovira ŝanĝis ĝin kontraŭ la monto Gardeny de Ilerdo en 1149. En la Mezepoko, la limoj inter Aragono kaj Katalunio ŝanĝiĝis laŭ la politikaj cirkonstancoj kaj tiukadre Fonz apartenis ĉu al unu ĉu al la alia regno; la monarko Jakobo la 2-a en 1300 aligis definitive la komarkojn Ribagorza, Litera kaj Fraga al la aragona regno. Tiam, la urbo havis tri enmuregigitajn kompleksojn, de kiuj oni konservas la eblajn pordegojn de la Arko de Codera, la Portaloj de Febas, Portalé kaj Moner.[1]

La urbo floris en la 16-a jarcento kiam koincidis la ekonomia prospero kun la elekto kiel somerumejo por la episkopo de Ilerdo kaj por aliaj nobelaj familioj. Tiukadre oni konstruis nombrajn palacojn kaj domegojn, de kiuj oni konservas dekon. Oni starigis la Sestuban Fontanon en 1567 kaj komence de la 17-a jarcento la preĝejon.

Pedro María Ric (3-a barono de Valdeolivos) kun sia edzino, la grafino de Bureta, ludis gravan rolon en la Milito de Hispana Sendependiĝo. Li akompanis la generalon José de Palafox en la defendo de Zaragozo, kaj poste estis deputita en la Kortumo de Kadizo de 1812. En Fonz li establis defendoplanon de la zono dum la grafino kuraĝigis la lokanojn. En tiu kunteksto, la 20an de Majo 1809 okazis ĉi tie la batalo de la rivero Cinca, en kiu partoprenis kelkaj loĝlokoj de la komarko kiuj klare venkis. Dudeko da francaj oficiroj estis malliberigitaj kaj paradigitaj katenigitaj antaŭ la balkonoj de la gegrafoj. De tiu epoko restis la arkivo de la barono de Valdeolivos en la samnoma palaco pri keraldiko kaj la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Pascual Madoz en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar de 1845, registris ekzistadon de ĉirkaŭ 400 bonkvalitaj domoj, malbonkvalitaj stratoj kaj unu placon en la centro de la loĝloko.

La Karlismaj militoj ne multe damaĝis la municipon, sed la Hispana Enlanda Milito rezultis en la perdo de granda parto de la eklezia heredo.[1]

Fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj okazis la malfermo de la Kanalo de Aragono kaj Katalunio, kiu transformis la ekonomion kaj socion de la komarko.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Fonz: oni malaltiĝis el 2 262 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 857 loĝantoj.

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • Renesanca preĝejo, palaco, domegoj, monumenta fontano, placo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Breve historia de Fonz Arkivigite je 2021-01-27 per la retarkivo Wayback Machine (Ayuntamiento de Fonz) en [1]

Bibliografio redakti

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti