Foraminiferoj estas unuĉelaj protistoj tre interesaj por la studoj de la Paleozoologio kaj de la Geologio. Temas pri maraj animaloj kiuj vivis (por la Paleozoologio) kaj vivas (por la Zoologio) en ĉiuj regionoj maraj. Ekzistas plataj foraminiferoj kiuj vivas surfunde kiel anoj de la surfunda vivulantaro (kiel la bentosoj). Kaj ankaŭ ekzistas aliaj kiuj ŝvebas en ĉiu alteco de la akvo kaj apartenas al la planktono.

Bentosoj.
Konko de Globigerina bulloides (planktona foraminifero) formita de kelkaj pilketoj kiuj utilas kiel flosiloj.

El inter la unuaj, surfunduloj, inter la bentosoj estas la numulitojNummulites, laŭ vorto (el la latina) "moner-bestoj", kiuj estas tre interesaj por la fakuloj. Kvankam ili estas unuĉelaj, kiel la aliaj foraminiferoj, kelkaj povas atingi grandon de ĝis 12 cm en diametro. Ili estas tre kuriozaj kaj bele ornamitaj kun formo de spiralo centre kaj rondaj konture; do la interna strukturo estas prilaborita. Ĉar fakuloj multe pristudas ilin, la numulitoj utilis eĉ por dividi la eocenon.

Estas ĉirkaŭ 200,000 konataj specioj en ĉirkaŭ 220 familioj. Inter tiuj Textularia, Cribrospira, Spiroloculina kaj Peneropolis.

Referencoj redakti

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.