Forbach (Francio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Forbach |
Forbach estas franca komunumo lokita en la departemento Moselle kaj en la regiono Loreno. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras arondismenton.
Forbach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbocentra strato.
| |||||
komunumo en Francio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Loreno | ||||
Departemento | Moselle (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Forbach (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Forbach (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 57227 [+] | ||||
Poŝtkodo | 57600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Charles Stirnweiss 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 21 130 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 295 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 11′ N, 6° 54′ O (mapo)49.1880555555566.9Koordinatoj: 49° 11′ N, 6° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 222 m [+] | ||||
Areo | 16,32 km² (1 632 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Forbach [+] | |||||
Forbach havas proksimume 23 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Forbachois kaj Forbachoises.
Geografio redakti
Forbach situas proksimume 4 kilometrojn for de la landlimo inter Francio kaj Germanio, kaj apartenas al la vasta, internacia urba areo "Forbach/Saarbrücken", kiu entenas pli ol unu milionon da loĝantoj.
Vidindaĵoj redakti
La kastelo Schlossberg estas vizitinda : ĝi entenas interalie turon, cavalirĉambron, belan parkon kun pluraj ruinoj kaj eĉ altkvalitan restoracion. La kapelo Sainte-Croix de Forbach estas historia monumento kaj datiĝas de la 13-a jarcento. Ekzistas cetere alia preĝejo, Saint-Rémi de Forbach, kiu estis konstruita en 1866.
Geografia aparteno de Forbach tra la historio redakti
- 843 (Verduna Traktato): Lotaringio
- 925-1766: Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, Duklando Loreno
- 1766-1871: Francio
- 1871-1918: Germana Imperio
- 1918-1940: Francio
- 1940-1944: Nazia Germanio
- ekde 1944: Francio