Fordlândia estas hodiaŭ fantomurbo en proksimo de Santarém en Amazonio.

Fordlândia
distrikto • company town
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 176  (2010) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 50′ S, 55° 30′ U (mapo)-3.8313888888889-55.4975Koordinatoj: 3° 50′ S, 55° 30′ U (mapo) [+]
Areo 14568 km² (1 456 800 ha) [+]
Fordlândia (Parao)
Fordlândia (Parao)
DEC
Fordlândia
Fordlândia
Situo de Fordlândia
Fordlândia (Brazilo)
Fordlândia (Brazilo)
DEC
Fordlândia
Fordlândia
Situo de Fordlândia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fordlândia [+]
vdr
Fordlândia en 2005

La Ford Motor Company en la 1920-aj jaroj akiris en la ĝangalo de Amazonio areon de 10.000 km², por establi kauĉukan plantejon. Tiutempe, oni produktis la aŭtomobilajn pneŭojn el naturaj krudmaterialoj, el kaŭĉuko, kaj Ford deziris sendependiĝi de produktado de la tiam brita Malajzio. Tiel oni konstruis usonan urbeton kun 8.000 lokaj loĝantoj, energicentralo, naĝejo, kinejo kaj hospitalo. Oni volis ŝiptransporti la produktojn al Sao Paulo, kie laboris Ford-fabriko kaj plu en la mondon.

La akirita areo estis monteta kaj malfruktema kaj neniu el la manaĝeroj de Ford havis la necesan konojn pri la tropika agrokultivado. La gumplantejo neniam estis sukceso, ĉar unuflanke la arboj estis plantitaj dense unu al la alia, aliflanke la lokaj laboristoj ne povis alkutimiĝi al la usondevenaj laborkondiĉoj kaj usona vivstilo. La laboristoj devis porti identigajn kartojn, devis labori kiel en Norda Ameriko (de 6 ĝis 15 horoj), alkutimiĝi la usonaj manĝajoj kiel hamburgero akcepti la malpermeson fumi kaj alkoholkonsumi. En 1930 okazis ribelo, kiun subpremis brazilaj soldatoj. La registaro iĝis pli kaj pli malfida je la eksterlandaj investistoj kaj ne plu apogis la projekton.

Ford provis duafoje en Belterra, riversupren, sed oni evoluigis en 1945 la sintezitan gumon kaj Ford tuj ĉesis ĉiujn elpagojn por la projekto kaj vendis la urbon al Bzazilo je prezo de 250.000 $, post kiam li investis pli ol 25 milionojn da $. Oni flegis la lokon dum mallonga tempo kaj la 800 loĝantoj baldaŭ forlasis la lokon.

Literaturo redakti

  • Frank Thadeusz: „Endzeit im Dschungel“ en Der Spiegel 6/2010
  • Sguiglia, Eduardo: Fordlandia, Hamburg: Europa-Verlag, (aŭgusto 2002) ISBN 3-203-82006-4