La Fore-tribo loĝas en la Okapa-distrikto de la provinco de la orientaj altaj regionoj de Papuo-Nov-Gvineo. Ekzistas ĉirkaŭ 20.000 Fore-anoj dividitaj de la Wanevinti-montoj en la tiel nomataj norda Fore kaj suda Fore. La Fore-lingvo havas tri apartajn dialektojn kaj estas la plej suda membro de la Orienta Meza Familio (East Central Family, East New Guinea Highlands Stock, Trans-New Guinea languages) de la Papua lingvaro.[1]

Fore (tribo)
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Komence de la 1900-aj jaroj kuruo-malsano (ankaŭ nomita "ridiga malsano" pro la ekridoj, kiuj okazas dum ĝia dua fazo) estis malkovrita ĉe suda Fore, grupo de ĉirkaŭ 8.000 homoj loĝantaj en la Okapa-subdistrikto. La disvastigo de kuruo pro la rita postmorta kanibalismo de Fore estas bone dokumentita kaj ne pridubita de nuntempaj antropologoj.


Referencoj