Forkapto de la fianĉino

La forkapto de la fianĉino, ankaŭ nomata geedziĝo per forkapto, estas praktiko ripetita laŭlonge de la historio en la tuta mondo. Ĝi konsistas el la forkapto de ino fare de viro kun la intenco geedziĝi. Ĉi tiu praktiko daŭre ekzistas en landoj de Centrazio: Kirgizio, Kazaĥio, Uzbekio; Kaŭkazio: Kartvelio, Azerbajĝano, Dagestano, Ĉeĉenio kaj Inguŝio (Rusio), kaj regionoj de Afriko: Ruando, Etiopio kaj Kenjo. Ankaŭ inter diversaj popoloj kiel la ciganoj en Eŭropo, la miaoj en Azio aŭ la tzeltaloj en Meksiko. En la plejmulto de la landoj la forkapto de la fianĉino estas konsiderata delikto kaj ne valida geedziĝmaniero. La forkapto ankaŭ povas inkluzivi la signifon fuĝi por geedziĝi sen gepatra konsento kaj eĉ paktitan geedziĝon. Specife en Kirgizio kaj Ĉeĉenio, eĉ se la leĝo kontraŭas ĝin la afero estas tolerata.

Verŝajna forkapto de fianĉino en Centrazio, ĉirkaŭ 1870