Forkiso (malnovgreke Φόρκυς, Fórkis)en la helena mitologio estas mara dio bildigata kiel maljunulo. Li estas la filo de alia arkaika mara dio, Ponto, kaj de la tera diino Geo. Laŭ la anoj de orfeismo li estis inter la plej aĝaj idoj de la pradioj Okeano kaj Tetiso. Inter liaj fratoj estas la mara dio Nereo.

Forkiso
mara dio de la helena mitologio • subtera dio en helena religio
Informoj
Sekso vira
Patro Ponto
Patrino Geo
Edzo/Edzino Keto
Infanoj Phorcydes • HesperidinojMeduzoGraiojLadono • Eŭrjalo • Thoosa • Stheno • Deino • Enyo • PefredoEĥidnoPolemo
vdr
Forkiso kaj Keto en romia mozaiko de la Trajanaj banejoj en la antikva urbo Acholla, nuna Tunizio

Aparte konata li estas pro sia grandega nombro de idoj, kiun li generis kun sia fratino, la mara monstro Keto - inter ili estas la gorgonoj, tri terurigaj grekaj diinoj, Meduzo, Eŭrjalo kaj Steno, kiuj havis venenajn serpentojn anstataŭ haroj, flugilojn, ungegojn kaj kaninojn, kaj transformu ĉiun, kiu rigardas ilin, al ŝtona statuo.

Laŭ Forkiso nomatis pluraj lokoj, kiel ekzemple la haveno de la greka insulo Itako.