La Forkovosta mevoGalapaga mevo estas ekvatora kaj ekvadora marbirdo de la familio de mevoj nome Laredoj. Tiu specio estas endemismo de la insularo Galapagoj kie loĝas en la plej parto de la insuloj, sed ĉefe ĉe Seymour kaj Mosquera. For de la reprodukta sezono ĝi estas tute pelaga, kaj migras orienten al marbordoj de Ekvadoro, Peruo, Kolombio kaj ĝis norda Ĉilio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Forkovosta mevo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Creagrus Creagrus
Specio: Forkovosta mevo 'Creagrus furcatus'
Adolphe-Simon Neboŭ 1846
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas unika inter mevoj, ĉar manĝas nur nokte (Harris 1970), kaj ĉefe kalmarojn kaj ankaŭ fiŝojn el la surfaco, plej ofte brilajn por pli facile esti vidataj nokte. Ĝi manĝas kolonie la tutan jaron. Ankaŭ malkiel aliaj mevoj la ino demetas nur unu ovon ĉiun demetadon (Agreda & Anderson 2003).

La aspekto de tiu specio estas simila al de aliaj mevoj, rilate grizajn suprajn partojn, dorson kaj flugilojn kaj eĉ kapon kiu estas preskaŭ nigra, kaj blankajn partojn, nome brusto, ventro kaj vosto. La plej rimarkindaj ecoj rilatas al nokturna vivo, ekzemple grandaj nigraj okuloj kun ruĝa okulringo kaj longa nigra beko kun klaraj blankaj markoj en pinto kaj bazo kio faciligas la kontroladon de ido en nesto por preni manĝaĵon. La kruroj estas ruĝaj. Dumfluge videblas la blanka kaj forkoforma vosto kaj flugilbildo simila al tiu de aliaj mevoj: grizaj dorso kaj flugilkovriloj, blanka la resto kaj nigraj flugilpintoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Creagrus furcatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
  • Agreda, ANA & Anderson, David J. (2003) "Evolution of single-chick broods in the Swallow-tailed Gull Creagrus furcatus." Ibis 145 (2), E53-E58.
  • Harris, M (1970) "Breeding ecology of the Swallow-tailed Gull" Auk 87(2): 215-243 [1] Arkivigite je 2012-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • Michael H. Jackson: Galápagos. Una historia natural (University of Calgary i Fundación Charles Darwin, 1997).