Formiĝo de la Nova Testamento

Formiĝo de la Nova Testamento aŭ pli komplete Formiĝo de la kanono de la Nova Testamento ĝuste pensigas kiel kaj kiam formiĝis la listo de la libroj, kiuj nun formas la kristanan kanonon diritan Nova Testamento. [1]

Konscio pri la neceso konservi kaj defendi la apostolajn verkojn redakti

La unua kristana komunumo estis konscia pri la neceso distingi la sanktajn tekstojn el tiuj ne kanonaj. Tiujn kanonikajn oni reproduktadis por ke ilin povu legi ankaŭ la aliaj eklezioj kaj utiligi en la diversaj liturgioj. Estu ekzemplo la sugesto de Paŭlo (Kol 4,26): “Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea”. Ankaŭ la Didakeo, redaktita ĉirkaŭ en la jaroj 50-70 p.K., atestas la kutimon de la legado de tiuj sanktaj tekstoj dum liturgiaj ritoj. Justino Martiro en 155 skribis: “Kaj en la tago dirita de la suno (dimanĉo) [...] ili kuniĝas en la sama loko kie okazas la legado de la memoraĵoj de la apostoloj". Tertuliano (150-220) metas la sanktajn kristanajn librojn nivelen de tiuj juĝataj sanktaj de la hebreoj.

Paŭlo en la 2 Tes 2,1-2 asertas ke mem siamane signas siajn leterojn. Ŝajnas provo, do, eviti la riskon de falsado kaj, do, neceso konservi la aŭtentajn dokumentojn. Oni rimarkigas simile kiel la Patroj de la Eklezio ege strebas por atentigi pri la apokrifaj libroj, foje doktrine falsaj.

Unuaj atestaĵoj pri la ĉeesto de listo de kanonaj libroj redakti

En la Ambrozia biblioteko de Milano oni konservas dokumenton diritan Muratoria Kanono: temas pri antikvega manuskripto de 85 linioj, malkovrita de Antonio Muratori, kies latina teksto resendas al greka originalo, kiu siavice, laŭ la plejgranda parto de spertuloj, datiĝas je 170 p.K. Tiu kanono ‘muratorianus’ sin montras grandege konscia pri la neceso distingi la nesanktajn el sanktaj libroj. “Ne konvenas ke la galo miksiĝu kun la mielo” kaj, do, jen la listo de la libroj juĝataj sanktaj en la Katolika Eklezio; en tiu dokumento la 27 nunaj kanonaj libroj aperas preskaŭ ĉiuj: mankas la letero al la Hebreoj, kiu tamen ĉeestas en la papiruso Chester Beatty 46 samdata.

Krome tiuj libroj estas cititaj en Origeno, Ireneo, Tertuliano, Klemento de Aleksandrio kaj en diversaj aliaj verkistoj aŭ dokumentoj.

Listoj de la libroj de la Nova Testamento redakti

Krom tiuj supre cititaj meritas atenton, precipe ĉe esploristoj, la novtestamenta Eŭsebia Kanono de 318 p.K.: en ĝi Eŭsebio de Cezareo skribas: ”Ĉipunkten alveninte, ni trovas konvene resumi (la liston) de la libroj de la Nova Testamento pri kiuj ni parolis. Kaj sendube oni devas unualoke citi la kvaropan aŭ kvarforman evangeliaron, al kiu sekvas la Agoj de la Apostoloj. Post tio, citendas la leteroj de Paŭlo, sekvataj de la unua atribuata al Johano kaj simile la unua de Petro. Al tiuj sekvu, se oni volas, la Apokalipso de Johano... Tio koncernas la librojn komune akceptitajn [...] Estas ankaŭ trasenditaj letero atribuita al Jakobo, unu de Judaso, la dua de Petro, kaj la tieldiritaj dua kaj tria de Johano” (Prieklezia Historio III, 26,1-7)". Eŭsebio prezentas ankaŭ liston de libroj ŝatataj sed juĝataj nekanonaj, kaj asertas ke tia estas la tradicia listo, kiu devenas de longa tempo: sume, ne estas li la aranĝinto de la listo.

La kanono de Atanazio el Aleksandrio (295-373), episkopo de Aleksandrio, listigas ĉiujn 27 librojn de la Nova Testamento opiniataj originintaj el Apostoloj. Al tiu kanono identas tiuj de koncilioj de Latakio (Sirio - 363), de Hipono (393), de Kartago (397).

Fine, en Romo papo Damaso la 1-a per la dekreto “De Explanatione Fidei” konfirmis la kanonon de Atanazio kaj startigis novan tradukon de la Biblio komisiitan al Hieronimo kiu fontiĝis en la Vulgaton.

Ankaŭ aliaj antikvaj kodeksoj kiel la (vatikana, Sinaja, Aleksandria, tiu de Efrem, tiu de Beza..., prezentas la saman (aŭ partan) liston.

Tiu kanona listo estos dogme konfirmita de la Koncilio de Trento.

Listo de la libroj de la Nova Testamento ĉe la diversaj kristanaj konfesioj redakti

Kanono Katolika: ĉiuj 27 libroj.

Kanono Protestanta: la samaj, krom la letero de Jakobo, la letero de Judaso, la letero al la Hebreoj, la Apokalipso de Johano. Tiuj libroj, tamen, estas ĉiam eldonataj kune kun la aliaj en la biblioj ĉar “ŝatataj grande edifaj”.

Kanono Anglikana: ripetas pli/malpli tiun protestantan.

Kanono Kopta: la tradiciaj 27 kun, plie, la unua kaj dua de Klemento el Romo [1] subretejo “pubblicazioni”.

Kanono Siria: ankoraŭ restas eroj de tiuj eklezioj kiuj akceptas nun 22 el la 27.

Kanono Armena: foje estas inkluzivitaj tria letero al la Korintanoj de Paŭlo, kaj esprimitaj, foje, duboj pri la kanonikeco de la Johana Apokalipso.

Kanono Ortodoksa:

Referencoj redakti

  1. Por la katolikoj la libroj estas 27, por la protestantoj ili estas 24: estas ekskluzivitaj la Letero de Judaso, Letero al la Hebreoj, Apokalipso de Johano, sed ili meritas respekton. Sur la sama vidpunkto staras ankaŭ la anglikanaj konfesioj. Laŭ la koptoj estas inspirita, do kanonaj, ankaŭ la unua kaj dua de Klemento el Romo, aliaj konfesioj emas aldoni aliajn librojn al tiuj 27.

Voĉoj kurilataj redakti

Eksteraj ligiloj redakti