Formia

komunumo de Italio

Formia estas komunumo de centra [Italio]], ĉe la bordo de Mediteraneo. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Latino. Komence de 2023 en la komunumo vivis 37 136 loĝantoj sur areo de 74,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 501 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Sankta Erasmo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Formia
Formia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco LT Latino
Geografia situo 41° 16′ N, 13° 37′ O (mapo)41.26666666666713.616666666667Koordinatoj: 41° 16′ N, 13° 37′ O (mapo)
Alto super marnivelo 19 m
Areo 73 km²
Loĝantaro 37 136 (2023)
Loĝdenso 501 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Marànola, Trivio, Castellonorato, Penitro
Najbaraj komunumoj Esperia (FR), Gaeta, Itri, Minturno, Spigno Saturnia
Patrono sankta Erasmo kaj Johano la Baptisto
Festa tago 2-a de junio
Nomo de loĝantoj formiani
Poŝtkodo 04023
Imposta kodo D708
Kodo laŭ ISTAT 059008
Telefona prefikso 0771
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Gaeta, Minturno, Esperia, Itri kaj Spigno Saturnia.

Geografio redakti

Formia situas proksimume je 7 km norde de la urbo Gaeta, ĉe la bordo de ties golfo.

Historio redakti

En la Odiseado, estas tie ke la Laistrigonoj vivintus, popolo de hommanĝulaj gigantoj kiuj detruis la floton de Odiseo.

Estas post la konkero de Latio fare de la Romianoj (inter la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.K.), ke la urbo prenis la nomon Formia.

En 188 a.K., la Senato donis al ĝi romian civitanecon. Ĝi tiam estis tre populara loko por la romia nobelaro, kiu tenis multajn duajn hejmojn tie. La grandurbo estis ligita al la Via Appia.

Cicerono estis murdita ĉe la periferio de la urbo la 7-an de decembro 43 a.K.

Ĉirkaŭ la jaro 300, Sankta Elmo (nomita Erasmo de Formia) fariĝis la unua episkopo de Formia.

Eksteraj ligiloj redakti

 
komunuma impreso