En studoj pri zoologia kutimaro aŭ Etologio Formikumo estas termino per kiu oni aludas al birdoj kiuj frotas insektojn sur siaj plumoj, plej ofte formikojn, kiuj elpelas likvidojn enhavantajn kemiaĵojn kiaj Formika acido, kiu povas agi kiel insekticido, akaricido, fungicido, baktericido, aŭ por fari ilin manĝeblaj post forigo de la malbongusta acido. Ĝi eble suplementas ankaŭ la propran plumaranĝan oleon. Anstataŭ formikojn, birdoj povas uzi ankaŭ milpiedulojn. Oni scias ke ĉirkaŭ 250 specioj de birdoj formikumas.

Nigra dikruro en tipa sinteno de Formikumo

Variado redakti

Kelkaj birdoj, ekzemple sturnoj, timaliedoj, traŭpedoj, la Blua garolo kaj teksistoj, formikumas aktive; tio estas, ili plukas formikojn per sia beko kaj frotas ilin super siaj plumoj.

Estas ankaŭ pasivaj formikumantoj, kiuj simple kuŝas super formikejoj, kiaj la Eŭrazia garolo, korvoj kaj estrildedoj.

Kelkaj birdoj estis observataj dum ili frotis polvon el formikejoj kaj tio estis konsiderata de kelkaj kiel ekvivalento de formikumo.[1]

Notoj redakti

  1. Kelso, L. kaj Nice, Margaret M. 1963 A Russian contribution to anting and feather mites. The Wilson Bulletin 75(1):23-26 PDF Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine