Formoso la 1-a

papo de la katolika eklezio
"Formoso" alidirektas ĉi tien. Por urbo de Brazilo, vidu la paĝon Formoso (Brazilo).

Formoso la 1-a, latine Formosus (kiu signifas "belega") naskiĝis ĉirkaŭ 816 en Romo kaj mortis 896. Li estis papo ekde 891 ĝis sia morto.

Formoso la 1-a
111-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de 6-a de oktobro 891
ĝis 4-a de aprilo 896
Antaŭulo Stefano la 5-a
Sekvanto Bonifaco la 6-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 816
en Romo
Morto Aprilo 896
en ???
Mortokialo venenado [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ esti papo, Formoso iĝis episkopo 864. Formoso kandidatiĝis al papeco en 872 sed ne elektiĝis, pro tio, lia kontraŭlo, la Papo Johano la 8-a malfarigis lin episkopo, sed papo Marino la 1-a redonis al li la episkopecon 883.

Februare 896 Formoso kronis Arnulfon imperiestro de la Sankta Romia Imperio, sed lia posteulo, papo Johano la 9-a deklaris nevalida tiun agon.

Post la morto de Formoso, la papo Stefano la 6-a kunvokis la kadavron de Formoso al Sinodo kaj kondamnis ke ĝi estu ĵetita en Tibero.

Kadavro de Formoso en Sinodo kunvokita de Stefano la 6-a, bildo de Jean-Paul Laurens (1870)