Forno di Zoldo

komunumo de Italio

Forno di Zoldo (jen itale, ladine Al Fôr) ĝis la 23-a de februaro 2016 estis komunumo de Italio. Tiam ĝi kunfandiĝis kun la apuda komunumo Zoldo Alto (ladine Zoldo Aut) al nova komunumo Val di Zoldo ("valo de Zoldo"), kiu apartenas al la regiono Veneto kaj al la provinco Belluno. La komunumopartoj situas en la montoĉeno Dolomitoj, suda kalkoŝtona parto (aŭ laŭ alia difino antaŭmontaro) de la Alpoj.

Forno di Zoldo
Forno di Zoldo
eksa komunumo en Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Veneto
Provinco BL Beluno
Geografia situo 46° 21′ N, 12° 11′ O (mapo)46.3512.183333333333Koordinatoj: 46° 21′ N, 12° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo 848 m
Areo 79 km²
Najbaraj komunumoj Castellavazzo, Cibiana di Cadore, La Valle Agordina, Longarone, Ospitale di Cadore, Vodo Cadore, Zoldo Alto kaj Zoppè di Cadore (2016)
Patrono Sankta Antonio la Granda
Festa tago 17-a de januaro
Nomo de loĝantoj zoldani
Poŝtkodo 32012
Imposta kodo D726
Kodo laŭ ISTAT 025024
Telefona prefikso 0437
Retpaĝo oficiala retejo
Loko en mapo
vdr