Forstisto estas persono kiu praktikas forstumadon, la sciencon, arton, kaj profesion de administrado de arbaroj. Forstistoj okupiĝas pri larĝa vico da agadoj inkluzive de arbarekspluatado, ekologia restarigo kaj administrado de naturprotektejoj. Forstistoj administras arbarojn por disponigi gamon da celoj inkluzive de rekta gajnado de krudaĵo, subĉiela distro, naturprotekto, ĉasado kaj estetiko. Novaj nuntempaj mastrumadaj okupoj rilatas al biodiverseco, karbonokapto kaj stokado, kaj aerkvalito.

Uniformoj laŭ ofica hierarkio estas ĉe forstistoj en tiu ĉi formo nuntempe nur malofte kutimaj. La bildo montras forstinĝenieron de la Malsupra-Saksa Forsta Administracio.
Forstistino (Ugando).

Forstisto estas ĝenerala aŭ populara termino por indiki forstinĝenieron, arbaristik-scienciston aŭ arbargardiston.

Historio redakti

Forstisto ankaŭ estas titolo vaste uzita dum mezepokaj tempoj. La forstisto kutime tenis pozicion egala al tiu de ŝerifo aŭ loka magistrato. Li respondecis pri patrolado de la duonarbaroj sur posedaĵoj de nobeloj kaj de terbienuloj. Liaj devoj inkludis negocadon por interkonsentoj pri la vendo de ligno kaj maldaŭrigadon de ŝtelĉasistoj kiuj kontraŭleĝe ĉasis. Multajn fojojn serĉitaj krimuloj kaŝiĝis en arbaro. Kiam tio okazis, la forstisto devis organizi armitajn bandojn por kapti la krimulon. Ofte forstistoj tenis titolojn de eminenteco en siaj lokaj komunumoj, kaj funkciis kiel advokatoj kaj arbitraciantoj. Ilia salajro estis kutime pli-ol-averaĝa kaj ili dece gajnis sian porvivon.

Rolo redakti

Multaj homoj konfuzas la rolon de la forstisto kun tiu de la arbohakisto, sed la plej multaj forstistoj okupiĝas ne nur pri la rikolto de ligno, sed ankaŭ pri la daŭrigebla mastrumado de arbaroj por ( en la vortoj de Gifford Pinchot ) "provizi longdaŭre la plej bonege bona por la plej bonega nombro da homoj". Alia fama forstisto, Jack Westoby, rimarkis ke "forstumado rilatas ne kun arboj, sed kun kiel arboj povas servi homojn".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti