FORT ROSS (ruse Форт-Росс originale ruse Крѣпость Россъ) situas en la kantono Sonoma, Kalifornio, Usono. Ĝi estas iama rusa fortreso funkciinta en 1812 - 1842 por defendi interesojn de la komerca societo Rusia-amerika kompanio (RAK). Ekde 1909 tie troviĝas Fort Ross Ŝtata Historia Parko (angle Fort Ross State Historic Park), kies areo okupas 3,4 akreojn (ĉ. 1,37 hektarojn).

Fort Ross
fuorto • arkeologia loko • fortreso [+]
Koordinatoj38° 30′ 52″ N, 123° 14′ 37″ U (mapo)38.514444444444-123.24361111111Koordinatoj: 38° 30′ 52″ N, 123° 14′ 37″ U (mapo)

Fort Ross (Kalifornio)
Fort Ross (Kalifornio)
DEC
Fort Ross
Fort Ross
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Fort Ross

Vikimedia Komunejo:  Fort Ross [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
vizitantoj en la fortreso en 2011
la fondinto kaj unua komandanto Ivan Kuskov

Septembre de 1809 el Novarĥangelsko, tiama rezidejo de Rus-Ameriko (la nuna Alasko kaj la rusaj posedaĵoj en la Aleutaj Insuloj), fornaĝis du ŝipoj, kiujn direktis al Kalifornio Ivan Kuskov, ĉefasistanto de Aleksandro Baranov estro de RAK. Li havis komision trovi oportunajn kaj komfortajn lokojn por establi fortresojn gardantajn produktadon de nutraĵoj tie. Post longa serĉado li elektis krekon, kies kondiĉoj taŭgis (nun Fort Ross Cove). Sur ĝiaj altaj bordoj baldaŭ aperis fortreso konata kiel Fort Ross. La 6-an de aŭgusto 1812 oni hisis tie la rusan standardon.

Ivan Kuskov dek jarojn estis la komandanto de la fortikaĵo, kiu havis grandan bienon liverintan la rusajn manĝaĵojn al Alasko. La fortikaĵo havis ankaŭ metiejojn, kie oni faris barelojn, meblojn, ĉarojn ktp. Ĉe la oceana bordo aperis ŝipkonstruejo. Ĉirkaŭe oni plantis sekalon kaj tritikon, en la ĝardenoj kreskis terpomoj, napoj, fazeoloj, brasiko, melonoj, akvomelonoj, diversaj fruktarboj. Sur herbejoj oni paŝtis multenombran bovaron.

La fluantan proksime riveron la kolonianoj nomis Slavjanka, nuntempe ĝi nomiĝas Rusa rivero (angle The Russian River).

Interrilatoj kun lokaj indianoj estis sufiĉe bonaj (edzino de Ivan Kuskov estis eĉ nepino de la tribestro, kiu post ortodoksa baptado nomiĝis Katerina Proĥorovna). Ilin la rusaj kolonianoj dungis por negravaj laboroj kaj ofte edziĝis al tribaj virinoj, ĉar la rusaj virinoj tre mankis. Administrantaro de RAK petis permison de la Rusa registaro altiri kelkajn familiojn de servutuloj el la centra parto de la lando por surloke liberigi ilin, sed ricevis rifuzon.

En 1828 loĝantaron de la kolonio konsistigis 60 rusoj, 80 aleutoj kaj 80 indiĝenoj. Multaj nerusaj personoj estis baptitaj laŭ ritoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj bone posedis la rusan lingvon.

Finfine rendimento de RAK malpliiĝis, ĉar grave reduktiĝis kaptado kaj vendado de la mar-lutroj. Ĉi tio rezultigis necesecon vendi la fortreson Fort Ross, kiu okazis en 1841. Ĝin aĉetis civitano de Meksiko John Sutter kontraŭ 42857 arĝentaj rubloj. Poste la areon kaj la konstruaĵojn posedis kelkaj personoj. En 1906 la tutan propraĵon aĉetis subŝtato Kalifornio, sed baldaŭ samjare okazis grava sismo detruinta la fortreson. En 1916 ĝi estis rekonstruita kun enmeto de kelkaj konserviĝintaj elementoj.

Kultura heredaĵo redakti

Ĉiun jaron Fort Ross Ŝtatan Historian Parkon vizitas ĉ. 150 000 turistoj, kies grandan parton konsistigas gelernantoj. La lastan sabaton de julio okazas t.n. Tago de Viva Historio (angle History Living Day), kiam vizitantoj vestas sin kiel antaŭe, kanonpafas, muzikas, kantas ruse, koncertas ktp.

Ekde 1981 en Rusio kaj aliloke furoras rokmuzika opero "Junona kaj Avos" far komponisto Aleksej Ribnikov, en kiu temas pri Rus-Ameriko.

En 2013 kinokompanio "MOROZfilm" intencas aperigi sian fantastan filmon "Fort Ross", kies scenaron verkis Dmitrij Poletajev - aŭtoro de la samnoma libro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti