Dobrošov (artileria fuortaro)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dobrošov |
La artileria fuortaro Dobrošov, situanta en distrikto Náchod (Ĉeĥio), en norda parto de vilaĝo Dobrošov, estas unu el malmulte konservitaj kaj por publiko alirebligitaj fortikaĵkonstruaĵoj, kiuj estis konsisto de tiama linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. La fuortaro estas estiminda laboraĵo, konstruita en monteto super urbo Náchod dum la jaroj 1937 kaj 1938. La fuortaro estis neniam konstrue finita kaj ĝi estas pluekzistanta en stato, en kia laboristoj forlasis ĝin post eventoj en Munkeno en la jaro 1938, kun escepto de nove instalitaj sekurec elementoj. En la tempo de Protektorato Bohemio kaj Moravio la fuortaro estis fermita, post la jaro 1945 forlasita, sed nur en 1968 armeo desekretigis ĝin kaj ĝi liberigis ĝin por celoj de muzeo, kiu alirebligis ĝin por publiko jam en 1969.
Dobrošov | |
fuortaro | |
N-D-S 72 Můstek
Mapo de la fuortaro | |
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Dobrošov | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové |
Distrikto | Distrikto Náchod |
Municipo | Dobrošov ĉe Náchod |
Situo | Dobrošov |
- koordinatoj | 50° 24′ 08″ N 16° 12′ 08″ O / 50.40222 °N, 16.20222 °O (mapo) |
Por publiko | jes |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dobrošov (fortress) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Dobrošov | ||
---|---|---|
Bazaj indikoj | ||
Objektoj de fuortaro | N-D-S 72 Můstek - infanteria fuorto N-D-S 73 Jeřáb - infanteria fuorto N-D-S 74 Maliňák - artileria turniĝanta turo N-D-S 75 Zelený - artileria fuorto N-D-S 76 Amerika - artileria fuorto N-D-S 77 Kaplička - minĵetila turo N-D-S 77a Portál - enireja objekto | |
Aliaj nomoj | ne estis uzataj | |
Komandantoj kaj soldatoj | ||
Komandanto | ne estis destinita | |
Hom-ekipo | 571 viroj | |
Konstruado | ||
Konstru-firmao | Kapsa a Müller |
El devene projektitaj 7 artileriaj fuortoj tiam estis dum unu jaro finitaj 3 objektoj kaj hakitaj ĉiuj subteraj koridoroj kaj ĉambrego je longeco preskaŭ 2 km en profundeco preskaŭ 40 m sub surfaco, la subteraj koridoroj, parte betonigitaj, kunigas ŝaktoj de fuortaraj objektoj.
Vizitvojo kondukas tra subterejo de la fuortaro inter artileriaj fuortoj Verda (Zelený) kaj Ponteto (Můstek). Supreniro sur 262 ŝtupoj finiĝas sur plafono de fuorto Ponteto. Dum ŝtatfestoj estadas eksterordinare alirebligita ankaŭ 1 km malproksima la tria fuorto de la fuortaro Dobrošov – Gruo (Jeřáb), en kiu konserviĝis sur muroj de loĝigejoj devenaj pentraĵoj post hom-ekipo de la fuorto.
Vidu ankaŭ redakti
Pluaj fotoj redakti
-
Ligna maketo de haŭbizo modelo 38 (armilo Y)
-
Ŝtuparejo
-
Kuniga koridoro
-
Krápníky
-
Plano de la subterejo
-
Sekurigo en alirejo de la enir-objekto
-
Nebetonigita kuniga koriforo por bezonoj de la muzeo sekurigita fare de ministoj el Svatoňovice
-
Flegejo
-
Interno de fuorto Můstek
-
Infanteria fuorto N-D-S 72
-
Infanteria fuorto N-D-S 73
-
Artileria fuorto N-D-S 75
-
Pafaĵo Röchling enprofundigita en la infanterian fuuorton N-S 72 de fuortaro Dobrošov