Fortikaĵo de Diósgyőr

Fortikaĵo de Diósgyőr estas ruino kaj Monumento historia en Hungario, en Miskolc (en urboparto Diósgyőr).

Aerfoto pri Fortikaĵo de Diósgyőr
Skulptaĵo de Ludoviko la 1-a ĉe la fortikaĵo

Historio redakti

Jam antaŭ la hungaroj terofortikaĵo estis en tiu loko. Dum regado de Béla la 4-a pli moderna burgo estis konstruita, baldaŭe ĝi estis menciita en 1316 en formo Wywar (=nova fortikaĵo). Dum regado de Ludoviko la 1-a (Hungario) la fortikaĵo iĝis grava, ĉar ĝi situis laŭvoje al Pollando, tial la reĝo deklaris ĝin la tria rezidejo. En la 16-a jarcento la fortikaĵo ricevis bastionojn kaj aliajn defendajn murojn. La turkoj okupis ĝin en 1544. Poste foje la hungaroj, foje la turkoj havis ĝin. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la tiam ruina fortikaĵo jam ne estis celo de armeoj. La loĝantaro daŭre profitis la ŝtonojn por diversaj konstruaĵoj.

En 1847 Sándor Petőfi vizitis la ruinojn kaj tuj verkis poemon. En 1953 rekonstruoj komenciĝis, ekde 1960 arkeologoj esploris la ruinojn. En la fortikaĵo muzeo, belvedero kaj subĉiela teatro funkcias.

Fontoj redakti

 
Hungara monbileto pri la fortikaĵo