Fortikaĵo de Siklós

Fortikaĵo de Siklós estas sendifekta fortikaĵo en Hungario, sub piedo de Montaro Villány konstruita el ŝtono.

Fortikaĵo de Siklós

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la jam tiam preta fortikaĵo en 1294. La posedanto estis familio "Siklósi" (ŝiklOŝi]. En 1316 alia familio "Kőszegi" [kOsegi] vane sieĝis ĝin. En 1387 la reĝo konfiskis la fortikaĵon kaj donacis al familio "Garai". Nek János Hunyadi povis okupi ĝin, sed tio sukcesis en 1543 al la turkoj. Ili forlasis la fortikaĵon en 1686. Post fiasko de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo jam estis superflua, sed la novaj posedantoj estis fideluloj de Habsburgoj, tial oni ne maldetruis ĝin. La interna parto ricevis barokan aspekton.

Nun oni profitas la fortikaĵon hotelo kaj restoracio. Inter la muroj ofte oni filmadas historiajn filmojn. Ĉe la ekstera muro somere subĉiela teatro funkcias.

Fontoj redakti

 
Enirejo de la fortikaĵo