Fosaĵo estas fosita, ordinare longa kavaĵo. Natura aŭ artefarita fosaĵo permesas drenadon de la surfaca kaj subsurfaca grundakvo el areo. Fosaĵoj ĉirkaŭantaj kastelojn, fortikaĵojnurbojn ofte estas plenaj je akvo por malhelpi al malamikoj eniron en la konstruaĵon.

Kastelo Bodiam kaj ties fosaĵoj.

Mallongaj fosaĵoj nomiĝas foso (laŭ NPIV).

Laŭ Francisko Azorín fosi estas FAri havaĵon eltirante teron.[1] Li indikas etimologion el latina fossus el fodere (kavigi, piki),[2] kaj li aldonas terminojn fosilo, por instrumento por fosi; fosisto, por homo kiu fosas; fosaĵo, por kavaĵo en tereno.[3]

Plano de la imperiestra palaco de Tokio.

Fotogalerio redakti

Nuntempaj fosaĵoj redakti

Pro la nunaj armiloj, fosaĵoj ŝajnas ridindaj hodiaŭ, tamen oni uzas ilin ankoraŭ por malhelpi aliron ekzemple al aŭtoj. Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 oni priprensis konstruadon de fosaĵoj ĉirkaŭ nukleaj centraloj por protekti ilin kontraŭ teroristaj atakoj.

En zooj oni uzas fosaĵojn por krei spacon inter sovaĝaj bestoj kaj la vizitantoj.

Internaj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 76.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti