Fotokompostadolumkompostado estas procedo por produkti kompostaĵon, kiu per impresado de skribsignoj helpe de optika (kaj poste optikelektronika) procedo transmetas per videbla lumo la kompostendan signon sur portofilmon.

Titolfotokompostilo „staromat“ fotita en la instrupresejo de la instituto por libroscienco de la Johannes Gutenberg-Universitato Majenco.

La lumo trafas tra ŝablono kun negativa skribsigno tra optika sistemo sur filmon aŭ fotopaperon. La fotokompostadon oni ankaŭ nomas „malvarma“ aŭ „senpeza“ kompostado, ĉar oni ne gisas skribsignojn kiel ekz. ĉe linotipado kaj ekzistas malpli mekanikoj limigoj ol ĉe plumbokompostado. Oni povas ekz. komposti signojn unu en la alian aŭ deformi la skribon. La impresado okazas fotomekanike per ŝablono. Fotoelektronikaj variaĵoj nomiĝas lumkompostado kaj laserkompostado, ĉe kiuj ne ŝablono generas la signon, sed katodoradiovalvolaserradio transmetas la signon sur la fotomaterialon.

Per fotokompostado oni generas reproduktadŝablonojn, kiujn oni post muntado povas uzi por presado laŭ malrekta resp. relieftipa presado.

Literaturo redakti

  • Sepp Dußler, Fritz Kolling: Moderne Setzerei. 4. Auflage. Verlag Dokumentation Saur KG, Pullach 1974, ISBN 3-7940-8703-8.
  • Lothar Heise: Fotosatz — Moderne Textherstellung. VEB Fachbuchverlag, Leipzig 1988, ISBN 3-343-00377-8.
  • Hans Wenck: Fotosatztechniken. Beruf+Schule, Itzehoe 1983, ISBN 3-88013-204-6.