Fototaŭgeco estas kvalito de fotata aŭ filmata objekto aspekti bone sur fotoj aŭ sur ekrano. Temas precipe pri la homa vizaĝo ĉe aktoroj kaj manekenoj, ĉar la objektivo iomete ŝanĝas la trajtojn kaj povas eĉ belan homon malbeligi aŭ banaligi.

Dependas de la fotisto aŭ filmisto, ĉu li bezonas modelon kun okulfrapa vizaĝo aŭ male ordinarulon por akiri kontraston al ĉefrolulo.

Fontoj redakti

  • Carlo Minnaja (1996): Vocabolario Italiano Esperanto, p. 565: fotogènico - fototaŭga, fote belaspekta
  • Erich-Dieter Krause (2007): Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, p. 479: fotogen - fototaŭga