Foz do Iguaçu, prononco: /ˌfɔz.dwi.gwɐˈsu/ aŭ /ˌfɔʒ.dwi.gwɐˈsu/, en Esperanto: Foz-do-Igvasuo, estas municipo, universitata urbo kaj diocezo de la brazila ŝtato (aŭ federaciero) Paranao.

Larĝa panoramo de akvofalo ĉe Foz-do-Igvasuo
Foz do Iguaçu
municipo de Brazilo • limurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 285 415  (2022) [+]
Loĝdenso 462 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 32′ S, 54° 35′ U (mapo)-25.54-54.5875Koordinatoj: 25° 32′ S, 54° 35′ U (mapo) [+]
Alto 164 m [+]
Areo 617,701 km² (6 177 0.1 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Foz do Iguaçu (Brazilo)
Foz do Iguaçu (Brazilo)
DEC
Foz do Iguaçu
Foz do Iguaçu
Situo de Foz do Iguaçu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Foz do Iguaçu [+]
vdr
Flago de Foz-do-Igvasuo
Blazono de Foz-do-Igvasuo

Bazaj informoj redakti

 
Situo de la urbo en ŝtato Paranao (ruĝe).

Geografio redakti

 
Placo en Foz-do-Igvasuo
 
Nubskrapuloj de Foz-do-Igvasuo
 
Ponto ĉe Foz-do-Igvasuo

Foz-do-Igvasuo situas ĉe Akvofalo Iguacuo (Igvasuo), kiu situas sur la landlimo inter Argentino kaj Brazilo kaj konsistas el ĉirkaŭ 257 individuaj akvofaloj laŭlonge de 2,7 km en Rivero Igvasuo. Curitiba (Kuritibo), la ĉefurbo de Ŝtato Paranao, troviĝas je 536 km, Campo Grande (Kampo-Grando) 567 km, Porto Alegre (Porto-Alegro) 599 km, Campinas (Kampino) 816km, San-Paŭlo (urbo) 837km, Guarulhos (Gvaruljo) 847 km, Goiânia (Gojanjo) 1131 km, Nova Iguaçu (Nova-Igvasuo)1171 km, Rio-de-Ĵanejro 1188 km, São Gonçalo (San-Gonsalo) 1212 km, Belo Horizonte (Belo-Horizonto) 1259 km, Braziljo 1288 km, Salvador de Bahio (Salvadoro) 2187 km, Manaus (Manaŭso) 2562 km, Teresina (Terezino) 2599 km, Maceió (Masejoo) 2662 km, Belém (Beleno) 2759 km, São Luís (San-Luiso) 2790 km, Recife (Resifo) 2852 km, Natalo (Brazilo) 3013 km.

Historio redakti

En 1549 hispana esploristo ektrovis la akvofalojn malantaŭante laŭ la rivero. Komence onii nomis ilin "Quedas de Santa Maria" (Akvofalo de Sankta Maria), poste Quedas del Iguazu (Akvofalo de Igvasuo). Ĝis 1860 ĝi estis pridisputata teritorio inter Brazilo kaj Paragvajo, sed post malvenko de Paragvajo en la milito ĝi iĝis brazila teritorio. La regiono estis preskaŭ neloĝata, ekzistis nur armea kolonio kaj poŝto ĝis 1897. En 1910 la statuso de la kolonio estis vilaĝo, en 1914 jam urbo. En 1939 la ŝtato fondis nacian parkon en la regiono. Ekde 1940 libananoj kaj aliaj arabaj islamanoj ekloĝis en Foz do Iguaçu. Okazis du prosperoj en la urbo pro konstruado de la Ponto de Amikeco en 1965 kaj la Itajpua Digo en 1984.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Foz do Iguaçu estas bazita sur turismo, kun emfazo pri komerco kaj servoj. Estas loke la akvoenergia centralo Itajpu, la plej granda en la mondo. En la urbego 6 universitatoj funkcias.

Klimato redakti

Foz-do-Igvasuo situas en regiono de subtropika klimato. Estas du karakterizaj sezonoj; la unua estas humida kaj varma en somero, la alia seka kaj malvarma en vintro. La averaĝa temperaturo estas 24 °C, sed malofte la temperaturo falas sub frostopunkto. Averaĝe pluvas jare po 1869 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en oktobro.

Trafiko redakti

Foz-do-Igvasuo havas internacian flughavenon. La voja ligilo inter la urbo kaj havenurbo estas tre grava por Paragvajo. En la urbo privataj aŭtobusoj transportas la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo de Foz do Iguaçu
 
Moskeo en Foz-do-Igvasuo
 
Budhana templo en Foz-do-Igvasuo

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Avenuo en Foz-do-Igvasuo