Fréhel

franca kanzonistino kaj aktorino
Ĉi tiu artikolo temas pri kantisto Marguerite Boulc'h kun pseŭdonimo "Fréhel". Por urbo kaj komunumo ĉe atlanta marbordo rigardu la paĝon Fréhel (Côtes-d'Armor).

Fréhel (realnome Marguerite BOULC'H) naskiĝis en Parizo la 14-a de julio 1891 de bretonaj devenaj gepatroj - ŝia pseŭdonimo Fréhel aludas al Fréhel (Côtes-d'Armor), malgranda komunumo en Bretonio. En Parizo ŝi trapasis sian infanaĝon en la stratoj, iam petante almozon kantetante kun maljuna blindulo, iam kolportis kosmetikaĵojn de pordo al pordo.

Fréhel
Persona informo
Naskonomo Marguerite Boulc'h
Naskiĝo 13-an de julio 1891 (1891-07-13)
en 17-a arondismento de Parizo
Morto 3-an de februaro 1951 (1951-02-03) (59-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo
Tombo tombejo Pantin en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo aktorokantisto • filmaktoro • diskografa artisto
vdr

Dekjaraĝa ŝi renkontis la tiaman faman kantistinon de muzikalo Otero, kiu helpis ŝin suriri la scenejon de la trinkejo Univers je la nomo Pervenche (vinko, ĉiamverda, multjara duonarbusto kun multaj beletaj floretoj).

Ŝi edziniĝis kun la komediisto Robert Hollard kaj naskis infanon, kiu tuj mortis. Tiu perdo markas la komencon de infera subiro. Post la foriro de sia edzo ŝi provis konsoli sin kun Maurice Chevalier, sed tio ne daŭris. Ju pli ŝia kantistina kariero sukcesis, nun per la nomo Fréhel elektita pro ŝia bretona deveno (ekzistas samnoma kabo ĉe la Golfo de Sankta-Maklovo), des pli ŝia privateca vivo katastrofiĝis ĝis sinmortiga provo.
En 1911 ŝi foriris el Parizo, vojaĝis dum dek du jaroj tra Centreŭropo de Turkio ĝis Sovetunio, dronanta en alkoholaĵoj kaj drogoj.

Revenante en 1923, ŝi rekomencis kanti havante tiom da sukcesoj kiom antaŭe. Ŝi ankaŭ rolis en filmoj, sed daŭrigis la uzadon de drogoj kaj mortis, sola, en hotela ĉambro en 1951 (3-a de februaro).

Listo de kanzonoj redakti

  • Comme une fleur
  • Comme un moineau
  • Toute seule
  • Paris la nuit
  • L'Obsédé
  • La Coco
  • A la dérive
  • Dans la rue
  • Sous le pont noir
  • La chanson d'autrefois
  • La zone
  • J'n'attends plus rien
  • J'attends quelqu'un
  • Appel
  • C'est un mâle
  • Le grand Léon
  • Dans une guinguette
  • Quand il m'écrit
  • Chanson tendre
  • Il n'est pas distingué
  • La peur (Un chat qui miaule)
  • Où sont tous mes amants?
  • Le fils de la femme poisson
  • La valse à tout le monde
  • Maison louche
  • Tel qu'il est
  • C'est un p'tit bal musette
  • Les filles qui, la nuit
  • Où est il donc?
  • Derrière la clique
  • Chanson des fortifs
  • La môme catch catch
  • L'amour des hommes
  • La der des der
  • Sans lendemain
  • La java bleue

Filmaro redakti

  • 1931: Coeur de lilas fare de Anatole Litvak
  • 1934: Amok fare de Fedor Ozep
  • 1936: Pépé le Moko fare de Julien Duvivier
  • 1937: Le Puritain fare de Jeff Musso
  • 1940: L'enfer des anges fare de Christian-Jaque
  • 1949: Un homme marche dans la ville fare de Marcello Pagliero

Eksteraj ligiloj redakti