Fraŭlofestofraŭla festo (resp. fraŭlina festo) estas antaŭgeedziĝa adiaŭa festo de amikoj de la fianĉo aŭ amikinoj de la fianĉino.

La kutimo venas originale el la antikva Grekio, kie amikoj festis la geedziĝon de spartano. La detaloj de la kutimo varias depende la kulturrondoj, ekz. en Germanio festas ĉefe unu tagon antaŭ la geedziĝo, dum en anglosaksaj landoj, Svislando oni festas tutan semajnfinon kun ludetoj, ŝercetoj, drinkado, vomado, trarompo de kelkaj tabuoj (ekz. vizito de striptizbaroj). Danke al emancipado, eĉ la virinoj festas, kiuj povas viziti viran tualeton kaj virajn striptizajn barojn ks.

En pli tradiciaj komunumoj, restis nur la adiaŭa festo de la fraŭloj, inter parencoj, proksimaj amikoj, sen ŝercaj ludoj, taskoj. En la tradicia festo de la t.n. rompaĵ-vespero (Polterabend) en Aŭstrio, oni disrompas porcelanon, argilaĵon unu tagon antaŭ la geedziĝo, en domo de la fianĉo, ties gepatroj. La gefianĉoj komune rompas la aĵojn kaj purigas la rompaĵojn.