Fra Angelico (fakte Fra Giovanni da Fiesole, ankaŭ Beato Angelico, Guido di PietroGiovanni da Fiesole; naskiĝis ĉirkaŭ 1387 en Vicchio di Mugello apud Florenco, mortis la 18-an de februaro 1455 en Romo) estis itala dominikano kaj pentristo de la frua renesanco.

Fra Angelico
Persona informo
Naskonomo Guido di Pietro
Naskiĝo ĉ1387
en Vicchio
Morto 18-an de februaro 1455 (1455-02-18)
en Romo
Tombo Santa Maria sopra Minerva
Lingvoj itala
Familio
Frat(in)o Benedetto da Fiesole
Okupo
Okupo pentristo • iluministo • konstrua desegnisto
Verkoj Cortona Triptych
Niccoline Chapel
Fiesole Altarpiece
San Marco Altarpiece
Annunciation
vdr
Resurekto

Kiel Guido di Pietro li naskiĝis ĉirkaŭ 1387 (laŭ aliaj fontoj ĉirkaŭ 1400) en Vicchio di Mugello apud Florenco. 20-jara li anis la dominikanan monaĥejon en Fiesole kaj eknomiĝis Fra Giovanni da Fiesole. Kiel pentristo li verkis ekde 1417 en Florenco, Romo kaj Orvieto, ĉefe por preĝejoj, monaĥejoj kaj abatejoj de sia ordeno. Liaj pentraĵoj estas influitaj de la verko de Masaccio kaj de la nova centra perspektivo. Liaj komponaĵoj montriĝas klasike simplaj; la personaĵoj, kiujn li pentras per brilaj klarigaj koloroj, ŝajnas malpezaj. Fra Angelico mortis la 18-an de februaro 1455 en Romo.

En 1982 Johano Paŭlo la 2-a beatigis lin. Li estas protektanto de la kristanaj artistoj.

Verkoj redakti

  • 1425-1430, "Bildo de alta altaro en Sankta Dominiko en Fiesole", National Gallery, Londono
  • 1433, "Altaro de la linoteksistoj", Muzeo de Sankta Marko, Florenco

Eksteraj ligiloj redakti