Frakcio Sendependeco kaj Demokratio

La Frakcio Sendependeco kaj Demokratio estas eŭroposkeptikisma frakcio en la Eŭropa Parlamento. Ĝi daŭrigas la laboron de la antaŭa, intertempe malfondita frakcio "Eŭropo de Demokratioj kaj de Diverseco" (EDD).

Frakcio Sendependeco kaj Demokratio
Independence/Democracy Group in the European Parliament
politika grupo de Eŭropa Parlamento
Komenco 20-a de julio 2004 vd
Fino 13-a de julio 2009 vd
Antaŭe Eŭropo de Demokratio kaj Diferencoj vd
Poste Eŭropo de Libereco kaj Demokratio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Prezidanto Emblemo
Nigel Farage
kaj
Jens-Peter Bonde
Bazaj informoj
fondodato: 20-a de julio 2004
fondoloko: Bruselo
prezidanto: Nigel Farage kaj Jens-Peter Bonde
ĝenerala sekretario: ?
partia disdivido: ?
centra oficejo: rue Wiertz 60
1047 Bruselo
Belgio
koloroj: blua, oranĝa
retejo: www.indemgroup.org Arkivigite je 2008-03-26 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉefa celo de la frakcio estas renuligi la influon de la instancoj de la Eŭropa Unio al la naciaj membroŝtatoj kaj restarigi plenan politikan suverenecon de la unuopaj ŝtatoj.

Post kiam dum februaro 2006 la tiama ministro pri reformoj de Italio, Roberto Calderoli, produktigis T-ĉemizojn kun karikaturaĵoj pri Mahometo kaj montris ilin en televida intervjuo, sekve de kio en Libio erupciis perfortaj protestoj kaj mortis 11 homoj, rezulte la kvar parlamentanoj de la itala partio Lega Nord ("Ligo Norda") estis malmembrigitaj el la frakcio.

Post la eŭropa baloto 2004 al la frakcio apartenas parlamentanoj el naŭ diversaj eŭropaj landoj. Kun nur 24 parlamentanoj la frakcio estas la dua plej malgranda frakcio de la Eŭropa Parlamento - nur la Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco pli etas.

La frakcion kune gvidas la brita politikisto Nigel Farage (nacia partio UKIP) kaj la dana politikisto Jens-Peter Bonde (nacia partio JuniBevægelsen).

Naciaj partioj de la frakcioj redakti

La koloroj simboligas la apartenon al la unuopaj subgrupoj de la frakcio.

ŝtato partio subgrupo parlamentantoj
  Ĉeĥio Nezávislí AIDE 1
  Danio JuniBevægelsen ("Junia Movado") EUD 1
  Francio Mouvement pour la France AIDE 3
  Grekio Laikós Orthódoxos Synagermós (LAOS) AIDE 1
  Nederlando ChristenUnie ECPM 1
  Nederlando Staatkundig Gereformeerde Partij sendependa 1
  Pollando Urszula Krupa kaj Witold Tomczak (Liga Polskich Rodzin) AIDE 3
  Irlando Kathy Sinnott (sendependa) EUD 1
  Svedio Junilistan ("Junia listo") sendependa 2
  Britio United Kingdom Independence Party ("Partio pri Sendependeco de Britio") sendependa 10


subgrupo parlamentanoj
United Kingdom Independence Party 10
AIDE (Ĉeĥio, Francio, Grekio kaj Pollando) 8
EUD (Irlando kaj Danio) 2
Junilistan (Svedio) 2
ECPM (Nederlando) 1
Staatkundig Gereformeerde Partij (Nederlando) 1

Gvidaj frakcianoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti