Framski potok (rojo) fontas sur Pohorje de Slivnica en Slovenio, 1100 m alte, proksime de Kagerjev dom (montara domo). Tuj post ekesto, nur 170 m pli malsupre, estas ĝia unua 16 m alta kaskado. Framski slap (kaskado de Fram), nomita ankaŭ kaskado Skalce, estas kaskado de ventumila tipo, kaj estas vidinda spite al malgranda trafluo. Ĝis kaskada malsupro kondukas ideale ordigita vojeto, kaj ĉiu kiu pretas fari mallongan promenon havas ŝancon admiri akvan ventumilon.

Framski potok
rivereto
Bazaj informoj
Longeco 26 km
Fluo
Geografio
Landoj Slovenio
Regionoj [[]]
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.