François-Anastase Adam de La Pommeraye

François-Anastase ADAM DE LA POMMERAYE (naskiĝis la 1-an de marto 1779 en Caen, mortis la 16-an de aprilo 1832 en Parizo) estis franca militisto kaj politikisto, deputito de la departemento Calvados.

François-Anastase Adam de La Pommeraye
Persona informo
François-Anastase Adam de La Pommeraye
Naskiĝo 1-a de marto 1779
en Caen
Morto 16-a de aprilo 1832
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo Leŭtenanto-kolonelo
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Calvados
Dum 1-a de oktobro 1821 - 25-a de februaro 1824
En funkcio
17-a de novembro 1827 - 16-a de aprilo 1832
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

François-Anastase Adam de La Pommeraye pensiiĝis kiel leŭtenanto-kolonelo en 1821, kiam la libera kandidato estis sukcese elektita kiel deputito en la arondismento de Caen (Calvados). Li estis venkita en la sekva parlamenta baloto de la 25-a de februaro 1824, sed reakiris lian seĝon en 1827. Li daŭre sidis en la maldekstra parto de la ĉambro kaj ĉiam lojale balotis kun siaj samideanoj, tamen sen plenumo de tribunparoladoj.

Post la franca revolucio de 1830, li asistis la komisarojn, al kiuj la nova reĝo Ludoviko-Filipo petis akompani Karlon la 10-an en lia ekzilo ĝis Cherbourg.

Malgraŭ reelekto en julio 1831, La Pommeraye viciĝis inter la unuaj viktimoj de la ĥolera epidemio de 1832 en Parizo.

Eksteraj ligiloj redakti