François Béranger

François BERANGER (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1937 en Amilly, Loiret; mortis la 14-an de oktobro 2003 en Sauve, Gard) estis franca kantisto, kiu famiĝis en la 1970-aj jaroj. Li mortis pro kancero en sia hejmo 66-jara.

François Béranger
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1937 (1937-08-28)
en Amilly
Morto 14-an de oktobro 2003 (2003-10-14) (66-jaraĝa)
en Sauve
Mortokialo kancero
Tombo Castelnau-le-Lez
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro André Béranger
Okupo
Okupo kantaŭtorokantisto
vdr

François Béranger, poste trairi Alĝerion okaze de la Milito de Alĝerio, kiu ne aŭdacis diri ĝian nomon, estis laboristo en uzinoj de Renault en Boulogne-Billancourt (Hauts-de-Seine) antaŭe komenci en kanzona kariero. Li famiĝis je la komenco de la 1970-a jaroj dum la renaskiĝo de la franca kanzono, influita de folk-muziko, instigita de malkonfirmadaj temoj, interalie flanke de Dick Annegarn, Catherine Ribeiro, Joan-Pau Verdier. Kanzonoj kiel L'alternative, Rachel, Participe présent, Tranche de vie farigis lin kiel unu el la plej batalemaj voĉoj dum tiu epoko. Li partoprenis en la kreado de la muziko de la filmo de Gébé kaj Jacques Doillon, L'An 01.

Laste, Sanseverino registris kaj muzikis unu el liaj famaĵoj, Le tango de l'ennui.

François Béranger tuj registris albumon teme de la kanzonaro de la kebekia Félix Leclerc. Li muzikis lastfoje en Parizo en septembro 2002 en la kabareto Limonaire. Lia lasta aperigo dum koncerto okazis por la invito de Sanseverino pro la kanzono Le tango de l'ennui.

Kelkaj diskoj redakti

  • Vinilo-diskoj (reeldonitaj kd-forma de Futur Acoustic):
    • Tranche de vie 1970
    • Ça doit être bien 1971
    • François Béranger, (avec Rachel, Le tango de l'ennui...) 1973, l'Escargot
    • Le monde bouge 1974, l'Escargot
    • L'alternative 1975, l'Escargot
    • En public 1977, l'Escargot
    • Participe présent1978, l'Escargot
    • Joue pas avec mes nerfs 1979, l'Escargot
    • Article sans suite 1980, l'Escargot
    • Da Capo 1982
    • Tout le monde s'aime 1984
  • KD-oj:
    • Bravo à François Béranger, 1989, CBS
    • Dure - mère 1989, Justine
    • Exterminator 1992
    • En avant ! 1997, Futur Acoustic
    • En public 98 1999, Futur Acoustic
    • Profiter du temps 2002, Futur Acoustic
    • Béranger chante Félix Leclerc 2003, Futur Acoustic
    • Le vrai changement 3 cd + 1 dvd 2004, Futur Acoustic

Eksteraj ligiloj redakti