François GENOUD (n. 26-a oktobro 1915 en Laŭzano[1]; m. 30-a de majo 1996 en Pully, Svisujo, per suicido) estis svisa bankisto kaj eble servisto de diversaj sekretaj servoj. Elstaras lia nazia agado.

François Genoud
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1915 (1915-10-26)
en Laŭzano
Morto 30-an de majo 1996 (1996-05-30) (80-jaraĝa)
en Pully
Lingvoj franca
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo eldonisto • bankisto
vdr

Bigografio redakti

Edukado redakti

Vidu pri la biografio en la libroj de Laske 1996 kaj Winkler 2011.

François Genoud helpis naciajn sociajn politikistojn kaj arabajn politikistojn.

Li financis la advokatojn por Adolf Eichmann, Klaus Barbie kaj Ilich Ramírez Sánchez.[2]

Li studis en Germanujo kaj renkontiĝis en aŭtuno de 1932 kun Adolf Hitler en hotelo en Bad Godesberg. Poste en Svisujo en 1934 li estis membro de nacia fronto de Svisujo (Nationale Front). Poste Genoud estis en Palestino, kie li renkontiĝis kun Mohammed Amin al-Husseini. Laŭ Gitta Sereny estis Genoud por al-Husseini grava homo pri politikaj kaj financaj aferoj.

Poste Genoud ofte vojaĝis al Berlino kaj al Okcidenta Azio. Li kunlaboris kun germanaj kaj svisaj sekretaj servoj. En 1941 "kapo de antaŭgardo" ("Abwehr-Chef") Paul Dickopf, sendis Genoud-n al Germanujo, al Ĉeĥoslovakio, al Hungario kaj al Belgio. En tia tempo Genoud amikiĝis kun gravaj SS-homoj, ankaŭ kun Karl Wolff (SS-membro). Kun helpo de Genoud la kapo de antaŭgardo Paul Dickopf povis mergi en jaro 1942 en Svisujo. [2]

Genoud eldonis la "politikan testamenton de Adolf Hitler" kaj eble inskribis ne verajn diraĵojn en la teksto. [3]

Helpanto de naziismaj politikistoj redakti

Post 1945 Genoud helpis finance por la forkuroj de naziismaj politikistoj (Naziismo, ODESSA).

Li faris kontraktojn kun la familioj kaj kiel postlasaĵo - administranto de Bormann li aĉetis la aŭtorajn rajtojn de tekstoj de Adolf Hitler, Martin Bormann kaj Joseph Goebbels.[4] Ĉe la nurenbergaj procesoj Genoud amikiĝis kun Hermann-Bernhard Ramcke kaj kunvenis poste kun Ramkcke kaj Heinz Guderian en Kolonjo.[2]

Poste Genoud helpis la tutaraban naciismon (Tutarabismo) kaj financis la eldonon de kontraŭjudaj kaj kontraŭisraelaj propagandaĵoj kaj ankaŭ armilajn liverojn por la FLN Front de Libération Nationale. Li investis ankaŭ por Hjalmar Schacht, inter aliaj landoj ankaŭ en Maroko.[2]

Kun interveno de egipta prezidento Gamal Abdel Nasser en 1964 Genoud eskapis la areston pri dubindaj financaj aferoj en Alĝerio. Oni pagis 15 millionojn da usonaj dolaroj en svisa konto, kaj repagis ĝin post 15 jaroj al Alĝerio.[2]

Amasmurda kontestisto kaj rajtopropraĵisto de Goebbels-taglibroj redakti

Laŭ Genoud Adolf Hitler ne estis homa krimulo sed idealisto, Hitler iom troigis pri la judoj. Hitler ne agis pri Auschwitz, Genoud asertis: Ĉiuj estas falsaj [...] oni havas ankaŭ dokumentojn pro tio.[5] Genoud diris al la brita ĵurnalstino Gitta Sereny: „The truth is, I loved Hitler.“ (Vero estas ke mi amis Hitleron)[6]

Kun la rajta konsulistino Cordula Schacht, la filino de nacisociala ministro, laŭ la historiisto Bernd Sösemann, Genoud financis la defendon de nacisocialaj politikistoj […]. Genoud falsis dokumentojn kaj skribis tre kontraŭsemidajn publikaĵojn.

Per la eldonado de tekstoj de Goebbels kaj de helpistoj de Goebbels Genoud persekutis sian plure publike proklamitan ĉefan celon: Li volis lasi abunde vortigite la nacisocialan kondukon ĉie. Goebbels ‚"estas" granda homo […], li defendis bone, kiam li havas la okazon, sin elparoli. [7][8]

Ĝis hodiaŭ tantiemoj estas pagendaj al heredistoj: ĉiufoje, oni eldonis aŭtorajn rajtojn de protektitaj verkoj de Joseph Goebbels;[…] Laŭ la libro de Longerich Goebbels-Biographie (Munkeno 2010) la heredintoj havas partan spezon. [9] Ekde la morto de Genoud, la rajta konsulistino Cordula Schacht de Genoud havas la solan disponon pri la aŭtoraj rajtoj de verkoj de Joseph Goebbels.[10]

Monohavigo por la PFLP redakti

En novembro de 1969 Genoud estis konsultisto de Jacques Vergès. Jacques Vergès defendis 3 membrojn de PFLP, Volksfront zur Befreiung Palästinas (PFLP). Unua banko de Genoud financis la defendon. La 3 membroj atakis en februaro 1969 aviadilon de societo El Al en flughaveno Zuriĥo, en Svisujo. (Oni parolis pri atenco en Kloten, en granda flughaveno kun nomo "Kloten" apud Zuriĥo, en Svisujo.) [2]

En 1972 Genoud "helpis" pri la kidnapo de germana Lufthansa Boeing 747 fare de palestino Wadi Haddad. La planflugo estis de Bombay al Frankfurto ĉe Majno. Genoud alportis la solvan monon de 5 milionoj de usonaj dolaroj. Post la pago de 5 milionoj de usonaj dolaroj kiel solva mono al PFLP, la aviadilo flugis al Jemeno. Oni liberigis la pasaĝeraron kaj la pilotojn kaj personaron.[2]

Malmultaj semajnoj antaŭ la morto de Genoud la usona senatoro Al D’Amato, la prezidanto de "United States Senate Committee on Banking" demandis de la svisa registaro la klarigon de la rolo de Genoud pri la svisa agado kun la nazia oro. Nur malmultajn tagojn antaŭ la morto de Genoud oni faris svisan arestan ordonon por Genoud pri rasa diskriminacio. Genoud estis plurfoje publika holokaŭsta kontestisto.[2]

Genoud estis ekde 1995 membro de svisa mortohelpo asocio Eksit (Svisujo) (Exit). Li suicidis en 30-a majo 1996 per speciala medikamento.[2]

Libroj redakti

(La paĝo estas traduko de germana vikipedio.)

Referencoj redakti

  1. Michael Sontheimer: Biografio pri François Genoud: Ein freischaffender Nazi; Spiegel Online, 14-a januaro 2011
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 David Lee Preston: Hitler’s Swiss Connection; en: The Philadelphia Inquirer, 5. Januar, 1997.
  3. Willi Winkler: Der Schattenmann. Von Goebbels zu Carlos: Das mysteriöse Leben des François Genoud. Rowohlt, Berlin 2011; S. 108–116.
  4. Willi Winkler: Der Schattenmann. Von Goebbels zu Carlos: Das mysteriöse Leben des François Genoud. Rowohlt, Berlin 2011, S. 12 ff.
  5. Willi Winkler: Der Schattenmann. Von Goebbels zu Carlos: Das mysteriöse Leben des François Genoud. Rowohlt, Berlin 2011, S.14.
  6. The Observer, 28a. Aprilo 1996, laŭ: Willi Winkler: Der Schattenmann. Von Goebbels zu Carlos: Das mysteriöse Leben des François Genoud. Rowohlt, Berlin 2011, S. 14.
  7. Bernd Sösemann: Propaganda – Macht – Geschichte. Eine Zwischenbilanz der Dokumentation der Niederschriften und Diktate von Joseph Goebbels, in: HPB 50/2 (2002), S. 117–125, Zusammenfassung, S. 4;
  8. Willi Winkler: Der Schattenmann. Von Goebbels zu Carlos: Das mysteriöse Leben des François Genoud; p. 12–14 kaj p. 202–213.
  9. Willi Winkler: Der Schattenmann. Von Goebbels zu Carlos: Das mysteriöse Leben des François Genoud. Rowohlt, Berlino 2011, p. 12 s.
  10. Cordula Schacht, en: Der Spiegel numero, 29 de 14-a julio 1997

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti