François Hollande

24-a prezidento de Francio

François Gérard Georges Nicolas HOLLANDE (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1954 en Rueno, Seine-Maritime), estas franca politikisto, elektita kiel Prezidanto de la Franca Respubliko en 2012. De 1997 al 2008, li estis unua sekretario de la Socialista Partio. Li estas ankaŭ deputito de la franca departemento de Corrèze kaj urbestro de Tulle.

François Hollande
Persona informo
François Hollande
Naskonomo François Gérard Georges Nicolas Hollande
Naskiĝo la  12-an de aŭgusto 1954(nun 1954-08-12) (69‑jara)
en Rueno, Seine-Inférieure,
 Francio
Religio katolikismoagnostikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Palaco Elizeo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université Panthéon-Assas
HEC Paris
IEP de Paris
ENA
Partio Socialisma partio
Subskribo François Hollande
Familio
Patro Georges Hollande vd
Patrino Nicole Tribert vd
Gefratoj Philippe Hollande vd
Edz(in)o Ségolène Royal (1978–2007)
Valérie Trierweiler (2007–2014)
Amkunulo Ségolène RoyalValérie TrierweilerJulie Gayet vd
Infanoj Julien Hollande • Flora Hollande • Thomas Hollande • Clémence Hollande vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto • magistrato • advokato • oficisto • politikisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en StrasburgoBruseloPalaco ElizeoParizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
24-a prezidanto de la Franca Respubliko
Dum 15-a de majo 201214-a de majo 2017
Antaŭulo Nicolas Sarkozy
Sekvanto Emmanuel Macron
Prezidanto de la departementa Konsilio de Corrèze
Dum 20-a de marto 200811-a de majo 2012
Antaŭulo Jean-Pierre Dupont
Sekvanto Gérard Bonnet
Urbestro de Tulle
Dum 19-a de marto 200117-a de marto 2008
Sekvanto Bernard Combes
Ĉefseketrario de la Socialisma Partio
Dum 27-a de novembro 199726-a de novembro 2008
Sekvanto Martine Aubry
Deputito de la 1-a deputita distrikto de Corrèze
Dum 12-a de junio 199714-a de majo 2012
Sekvanto Sophie Dessus
Deputito de la 1-a deputita distrikto de Corrèze
Dum 23-a de junio 19881-a de aprilo 1993
Sekvanto Raymond-Max Aubert
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas diplomita de "École des Hautes Études Commerciales" (HEC Paris),[1] "Institut d'Études Politiques de Paris" (Sciences-Po) kaj "École nationale d'administration" (ENA), kaj lia antaŭa profesio estis revizoro ĉe Revizora Kortumo ("Cour des Comptes").

En 2004, li alprenis la pozicion de 'jes' en la franca referendumo pri la Eŭropa Konstitucio, tiel opoziciante al la numero du de la partio, Laurent Fabius. Hollande organizis internan voĉdonon pri la pozicio de la partio la 1-an de decembro, en kiu reprezentantoj voĉdonis je 59% por 'jes', tamen la konstitucio estis fine malaprobita de la franca popolo en majo 2005.

Lia kunulino Ségolène Royal estis la antaŭa kandidato al la prezidanta baloto. Ili kune havas kvar gefilojn - Thomas (1984), Clémence (1985), Julien (1987) kaj Flora (1992). En junio 2007, unu monaton post la Prezidanta baloto de 2007 en Francio, la paro anoncis ke ili disiĝas.[2]

Nelonge post la sciigo de lia disiĝo disde Ségolène Royal, la franca retejo lepolitique.com publikigis detalojn pri la rilato inter Hollande kaj la franca ĵurnalistino Valérie Trierweiler. Multaj konsideris tion kiel trarompon de la strikta sinteno al la privata vivo de francaj politikistoj. En novembro 2007, Valérie Trierweiler malkaŝe diskutis pri sia rilato kun Hollande en intervjuo aperinta en la semajna magazino Télé 7 Jours.

Prezidanto de la respubliko redakti

Li estis elektita de la Socialista Partio kiel kandidato por Prezidanta baloto de 2012 en Francio kaj estis elektita kiel Prezidanto la 6-an de majo 2012 kun plimulto de 51,68% da voĉdonoj kontraŭ 48,32% da voĉdonoj por Nicolas Sarkozy.

En 2016, li decidis ne prezentiĝi al la prezidanta baloto de 2017. Emmanuel Macron sukcedis al li.

Politika kariero redakti

Parlamentaj mandatoj

Eŭropa parlamento

Membro de Eŭropa Parlamento: 1999-2002 (Rezigno, reelektita membro de la Nacia Asembleo de Francio en 2002).

Nacia Asembleo de Francio

Membro de la Nacia Asembleo de Francio por Corrèze: 1988-1993 / 1997-1999 (Fariĝis membro de Eŭropa Parlamento 1999) / Kaj ekde 2002. Elektita en 1988, reelektita en 1997, 2002, 2007.

Regiona Konsilio

Vic-prezidanto de la Regiona Konsilio de Limousin: 1998-2001 (Rezigno).

Regiona konsiliano de Limousin: 1998-2001 (Rezigno).

Departementa Konsilio

Prezidanto de la Departementa Konsilio de Corrèze: Ekde 2008.

Departementa konsiliano de Corrèze: Ekde 2008.

Urbestraro

Urbestro de Tulle: 2001-2008 (Rezigno).

Deputito-urbestro de Tulle: 1989-1995.

Urbestrarano de Tulle: 1989-2008 (Rezigno). Reelektita en 1995, 2001.

Urbestrarano de Ussel, Corrèze: 1983-1989.

Politikaj funkcioj

Unua sekretario de la Socialisma Partio: 1997-2008. Reelektita en 2000, 2003, 2005.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti