Francafriko

Francafriko (france "Françafrique" [fʁɑ̃safrik]), el la vortoj "Francio" kaj "Afriko" estas termino, kiu difinas la novkoloniismajn rilatojn de Francio kun Afriko. Temas interalie pri la "francaj influaj retoj en Afriko", kiuj konsistigas gravan parton de la diplomatiaj rilatoj de Francio kun afrikaj landoj, plejparte kun siaj eks-kolonioj (ĉefe en Franclingvio).

Deveno de la vorto redakti

La vorton "Francafriko" ŝajne unuan fojon uzis pozitive la ŝtat-prezidanto de Ebur-Bordo, Félix Houphouët-Boigny, kiu rekomendis teni firmajn rilatojn kun Eŭropo kaj okcidentaj landoj, aparte kun Francio. La forta kunlaborado inter Houphouët-Boigny kaj Jacques Foccart, ĉefkonsilisto pri afrika potitiko sub la prezidenteco de de Gaulle kaj Pompidou (1958-1974) estas konsiderata, kiel grava kontribuo al la "Ebur-Borda miraklo" en ekonomia kaj industria progresoj.

La termino poste estis pruntita de François-Xavier Verschave por titolo de kritika libro pri la francaj politikoj en Afriko : La Françafrique, le plus long scandale de la République ("Francafriko, la plej longa skandalo de la Respubliko").

Koncernaj landoj redakti

Angolo[1], Togolando, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ruando, Senegalo, Ebur-Bordo, Kamerunio, Ĉado, Komoroj, Gabono, Burkino, Madagaskaro, Benino, Tunizio, Maroko, Gvineo, Niĝero, Ĝibutio, Malio, Centr-Afrika Respubliko, Maŭritanio, Ekvatora Gvineo.

Difino redakti

Verschave poste difinis Francafrikon, kiel "la sekretaj krim-aktivaĵoj en la superaj tavoloj de la francaj politiko kaj ekonomio, kie ia speco de subtera Respubliko estas kaŝita el rigardoj".

Li diris, ke tio signifas ankaŭ "France à fric" (sama prononco, kiel "Françafrique"), kun la laŭvorta signifo "Francio je mono" ("fric" estas slanga vorto por "mono"), kaj tio, ke "Dum kvar jardekoj, la centmiloj da eŭroj ŝtelitaj el la ŝuldoj [de la plej malriĉaj landoj], helpo, oleo, kakao,… aŭ elpumpitaj de franciaj import-monopoloj, financis la francajn negoc-politikajn retojn, la dividendojn de akciuloj, la sekret-servajn ĉefajn operaciojn kaj ekspediciojn de dungitaj soldatoj.[2]

En januaro 2008, responde al demando de ĵurnalisto el Le Monde, la franca ŝtat-sekretario pri disvolviĝo de transmaraj teritorioj, Jean-Marie Bockel, opinias, ke 6 monatojn post la prezidentiĝo de Nicolas Sarkozy, ŝajne nenio ŝanĝiĝis en la rilatoj inter Francio kaj Afriko, male al la promesoj faritaj dum lia prezidenta kampanjo.[3][4]

Milita kunlaborado redakti

Defendo-interkonsentoj[5] subskribitaj je la momento de la lando-sendependiĝoj, estigas la kadron de la milita kunlaborado inter Francio kaj diversaj afrikaj landoj. Tiuj samaj kontraktoj, en siaj aneksaĵoj, foje multe enpaŝas en la ekonomian kampon kaj ofte estas kompletigitaj per specialaj kontraktoj tenataj sekretaj.[6]

Ekzemple, la "Defendo-Traktato inter la registaroj de la Franca Respubliko, de la Ebur-Borda Respubliko, de la Respubliko de Dahomey[7] kaj de la Respubliko de Niĝero" de la 24-a de aprilo 1961, estigas la instaladon de francaj militistaj fortoj en tiujn tri landojn, iliajn facilecojn por cirkuli kaj uzi la infrastrukturojn kaj aludas specialajn kontraktojn, laŭ kiuj tiuj tri landoj povas peti helpon de Francio rilate al defendo. La dua aneksaĵo de tiu kontrakto, rilatanta al la krudmaterialoj kaj strategiaj produktoj (hidrokarbonoj, uranio, litio…), vortigas, ke tiuj samaj landoj, "por la defendo-bezonoj, prioritate rezervas iliajn vendojn al la Franca Respubliko post kontentigo de siaj enlandaj bezonoj, kaj provizas sin prioritate ĉe ĝi" kaj "kiam la defendo-interesoj postulas tion, ili limigas aŭ malpermesas siajn eksportojn al aliaj landoj".[6]

En junio 2023, Francio sciigis la retiron de plurcent soldatoj de siaj bazoj en Gabono, Senegalo kaj Ebur-Bordo. Movado kiu influas certajn defendajn fabrikantojn eksportantajn al la afrika kontinento.[2].

Nuntempe (precizigo necesa) ekzistas kvin francaj militistaj bazoj en Afriko, situantaj en Dakaro, Nĵameno, Ĝibutio, Abiĝano kaj Librevilo, plus tiuj situantaj sur la francaj teritorioj de Majoto kaj Reunio.

Notoj redakti

  1. ne iama franca kolonio, sed portugala
  2. (angle) Survie France [1] Arkivigite je 2020-08-06 per la retarkivo Wayback Machine (konsultita je 2009-02-22)
  3. (france) Artikolo el ĵurnalo "Le Monde", 15-an de januaro 2008 Arkivigite je 2008-01-19 per la retarkivo Wayback Machine (konsultita je 2009-02-22)
  4. (france) Artikolo el ĵurnalo "Le Figaro", 20-an de marto 2008 (konsultita je 2009-02-22)
  5. (france) La tekstoj de la duflankaj defendo-kontraktoj en la retejo de la Ministrejo pri eksterlandaj aferoj (paĝo konsultita je 2009-02-22)
  6. 6,0 6,1 laŭ traduko el la franclingva vikipedia paĝo
  7. Eksa nomo de Benino

Intervikiaj ligoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti