La Francaj Antiloj estas insuloj en Karibio (Ameriko) kiuj historie estis konkeritaj kaj nuntempe apartenas al Francio ne kiel kolonioj sed kiel transmaraj departementoj. Ili estas Martiniko, Gvadelupo, Saint-Barthélemy kaj Saint-Martin (la franca parto de la insulo Sent-Martino, kies alia parto apartenas al Nederlando). La plimulto de ĝiaj enloĝantoj estas afrikdevenaj aŭ francoj, estas katolikoj aŭ luteranoj kaj parolas la francan aŭ kreolan lingvojn. Tiuj ĉi insuloj estas "tera paradizo" por pluraj miloj da turistoj kiuj vizitas ilin ĉiujare, sed ankaŭ frontas gravajn sociajn problemojn, interalie ĉar ilia ekonomio ankoraŭ funkcias sub novkoloniisma planteja modelo.

Eksteraj ligiloj redakti