Francaj vilaĝoj detruitaj dum la Unua Mondmilito

Listartikolo en Vikipedio
Panelo indikanta la "vilaĝo detruita (de) Fleury-devant-Douaumont

Meuse (Mozlando), franca departemento redakti

La Unua Mondmilito postlasis gravegajn sekvojn, precipe dum la Batalo apud Verduno en 1916; naŭ vilaĝoj en la departemento Mozlando estis tute detruitaj dum la bataloj. Pro rememorigaj kialoj, sed ankaŭ ĉar la eksplodeblaj municioj estas tro multnombraj, ĉar la terenoj estas tute aliigitaj kaj poluitaj, ses inter ili ne estis iam rekonstruataj. Post la milito, estis tamen decidata ke ili ne dependu de aliaj komunumoj kaj tiel konservu sian propran memoraĵon. Ili estas administrataj de konsilio komunuma konsistanta el tri membroj, kiujn nomumas la prefekto, la estro de la departemento.

Tioj estas ankaŭ vokitaj "Vilaĝoj mortaj por Francio"

Listo de la vilaĝoj detruitaj kiuj neniam estis rekonstruataj :

 
Loko de la lernejo de Fleury

Marne redakti

Kvankam tio estas malpli bone konata, same okazis en la departemento Marne, kie kelkaj vilaĝoj ankaŭ estis tute detruitaj dum la Unua Mondmilito. Neniam ili estis rekonstruitaj. Tiuj komunumoj malaperis en la jaro 1950 dum estiĝo de la militkampo Suippes kaj iliaj teritorioj nuntempe dependas de la najbaroj komunumoj, kiuj ĉiu aldonis al sia propra nomo la nomon de malaperinta komunumo.

Listo de la komunumoj detruitaj kaj malaperintaj :

Pli okcidente, en la direkto al Reims, troviĝas du aliaj detruitaj vilaĝoj :

Meurthe-et-Moselle redakti

Listo de la komunumoj detruitaj kaj malaperintaj :

Kaj alie ... redakti

En la cetera parto de la zono ruĝa , kiel ekzemple en la francaj departementoj Nord, Pas-de-CalaisSomme, estis urboj detruitaj. En Bailleul, en la departemento Nord, staris nur ununura domo. La komunumo La Bassée estis kvazaŭ tute ĝistere detruitaj. Multaj vilaĝoj apud Arras, en la regionero Artois, en la Flandroj kaj en la mineja baseno devis esti komplete rekonstrataj. Oni rekonstruis ilin ofte laŭ la sama katastra plano, pro bienaj kaŭzoj. ... .

Eksteraj ligiloj redakti