France Prešeren

slovena poeto

France PREŠEREN (Pri tiu ĉi sono prononco) (naskiĝis la 3-an de decembro 1800 en Vrba na Gorenjskem; mortis la 8-an de februaro 1849 en Kranj) estis slovena poeto. Lia fervora, korema liriko, emociema sed neniam nur sentimentala, igis lin la ĉefa reprezentanto de la romantika skolo en Slovenio. Oni konsideras lin la ĉefa poeto de slovena poezio, kaj unu el la plej bonaj eŭropaj romantikistoj. En la jaro 1844 li verkis poemon Zdravljica kiu estas oficiala himno de la Respubliko Slovenio.

France Prešeren
Persona informo
France Prešeren
Naskiĝo 3-an de decembro 1800 (1800-12-03)
en Vrba
Morto 8-an de februaro 1849 (1849-02-08) (48-jaraĝa)
en Kranj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Kranj vd
Etno slovenoj vd
Lingvoj slovenagermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio • Iliriaj Provincoj • Habsburga monarkio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Familio
Edz(in)o
Amkunulo Ana Jelovšek vd
Infanoj Ernestina Jelovšek vd
Profesio
Okupo poeto • advokatoverkisto • poeto-juristo vd
Verkado
Verkoj Baptism on the Savica vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
France Prešeren sur la slovenia monero de 2 €

Krono de l' sonetoj (Sonetni venec) estas lia la plej fama verko (verkita 1834), kiun Josip Velebit (1973) kaj Tone Logar (1986) tradukis al Esperanto. Ĝi estis dediĉita al lia amata Primicova Julija, kaj ŝia nomo aperas en la verko kiel komencaj literoj de la sonetoj. Lia mortodato estas slovena kultura festotago (oficiala festotago). Portreto de la poeto estis sur la bileto de 1000 slovenaj tolaroj kaj nun troviĝas sur la monero de 2 de Slovenio.

Aperis en Esperanto redakti