Frances Farmer

usona aktoro

Frances Elena FARMER (naskiĝis la 19-an de septembro 1913 en Seattle, Vaŝingtonio, mortis la 1-an de aŭgusto 1970 en Indianapolis, Indianao) estis usona film-aktorino.

Frances Farmer
Persona informo
Frances Farmer
Naskiĝo 19-an de septembro 1913 (1913-09-19)
en Seatlo
Morto 1-an de aŭgusto 1970 (1970-08-01) (56-jaraĝa)
en Indianapolo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero • laringa kancero vd
Tombo Indianio vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Vaŝingtonio • West Seattle High School vd
Familio
Edz(in)o Leif Erickson vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1936– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1931 tiam studentino en West Seattle High School Frances gajnis verkado-konkurson dank'al sia polemika eseo God Dies (Dio mortas). Ŝi tiam eniris Universitaton de Washington kaj fariĝis membro de drama teatro. Recenzantoj laŭdis ŝian aktoran ludon en Helen of Troy kaj Alien Corp. Ŝi poste subskribis 7-jaran kontrakton kun Paramount. En 1936, ŝi edziniĝis kun aktoro Leif Erickson kaj rolis en sia unua filmo, Too Many Parents. Ŝi daŭrigis en Rhythm on the Range kun Bing Crosby kaj Come and Get It kun Edward Arnold.

En 1937, ŝi ĉefrolis en teatraĵo Golden Boy de Clifford Odets. En 1942, Frances Farmer estis arestita pro ŝoforado sen permeso en ebria stato kaj malobeo al ordonoj en regulata (mallumigata) zono. Ŝi estis kondamnita al 180-taga enkarcerigo kaj kondiĉa libereco. En 1943, ŝi estis arestata pro rompo de kondiĉa libereco kaj agreso. San-servoj tiam konsideris Frances kiel "mense malsana" kaj rekomendis sendi ŝin en sanatorion de la Crescenta. Ŝi tie ricevis 90 insulinajn ŝok-kuracaĵojn kaj eniris Western Washington State Hospital en Steilacoom, de kie ŝi forfuĝis. En 1944, ŝia patrino plendis kontraŭ ŝi kaj resendigis ŝin al azilo kie ŝi suferos elektroŝokojn kaj hidroterapion (nuda en bano da glacia akvo dum 6-8 horoj) dum pluraj monatoj.

En 1945, terurita esti denove enkarcerigata, ŝi plurfoje fuĝis de sia patrino, kiu iom post iom konvinkis ŝin reveni al psikiatra hospitalo, kie ŝi restos dum 5 jaroj. Tiam komenciĝis por ŝi vera infero. Krom barbaraj kondiĉoj (krimuloj kaj mens-malsanuloj kune, nutraĵo ĵetata sur la plankon...) kaj daŭraj elektroŝokoj, ŝi estis prostituata al lokaj soldatoj kiuj perfortis kaj brutale traktis ŝin. Ŝi ankaŭ utilis kiel kobajo por testi kuracilojn. En 1950, Frances, liberigita, revenis al Seattle por prizorgi la gepatrojn. Ŝi edziniĝis kun Alfred Lobley en 1954.

En 1957, ŝi laboris kiel deĵorantino en Hotelo en San Francisco. En 1958, ŝi aperis en televida felietono "This Is Your Life" kaj rolis en sia lasta filmo, Tongues of Angels kun James MacArthur. Ŝi prezentis posttagmezan televidan elsendon, Frances Farmer Presents en Indianapolis, ĝis 1964. En 1968 ŝi eklaboris pri sia aŭtobiografio, helpata de Lois Kibbee. Du jarojn poste, ŝi mortis pro ezofaga kancero, 56-jaraĝa, la 1-an de aŭgusto 1970.

En 1982, filmo Frances realigata de Graeme Clifford rakontis la teruran travivaĵon kaj defalon de Frances Farmer. Ĉefan rolon interpretis Jessica Lange.

Filmaro redakti

Kino redakti

  • 1936: Too Many Parents
  • 1936: Border Flight
  • 1936: Rhythm on the Range
  • 1936: Come and Get It
  • 1937: Exclusive
  • 1937: The Toast of New York
  • 1937: Ebb Tide
  • 1938: Ride a Crooked Mile
  • 1940: South of Pago Pago
  • 1941: Flowing Gold
  • 1941: World Premiere
  • 1941: Badlands of Dakota
  • 1941: Among the Living
  • 1942: Son of Fury: The Story of Benjamin Blake
  • 1943: I Escaped from the Gestapo
  • 1958: The Party Crashers

Televido redakti

  • 1958: Playhouse 90 (1 epizodo)
  • 1958: Matinee Theatre (1 epizodo)
  • 1958-1964: Frances Farmer presents
  • 1958: Studio One (1 epizodo)

Anekdoto redakti

Franca kantistino Mylène Farmer elektis sian artistan nomon omaĝe al Frances Farmer.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti