Francis COLLINS estas usona genetikisto, naskiĝinta en 1950; nun (2011) li gvidas la Nacia Instituto pri Sano en Bethesda, Marilando. Akademia membraro proponis lian asociigon al la Papa Akademio de la Sciencoj kaj Papo Benedikto la 16-a lin tia nomumis [1]. Li kultivis sian scienculan inklinon vizitante kaj doktoriĝante pri kemio ĉe la universitato de usona Virginio, pri biokemio ĉe Universitato Yale kie plivekiĝis lia intereso por la molekuloj entenantaj la projekton de la vivo, nome DNA kaj RNA. Ĝuste por pliprofundigi tiujn sciencojn li decidis viziti medicinan fakultaton de Norda Karolino, kie brile doktoriĝis en 1977.

Francis Collins
Persona informo
Naskonomo Francis Sellers Coll
Naskiĝo 14-an de aprilo 1950 (1950-04-14) (73-jaraĝa)
en Staunton
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de VirginioUniversitato YaleUniversitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill • Staunton High School • University of North Carolina School of Medicine
Okupo
Okupo genetikisto • kuracistoaŭtorofizikistokemiisto
TTT
Retejo http://www.nih.gov/about/director/index.htm
vdr

Sciencule esplorante kun sia teamo pri individuigi la genojn per sia metodo nomata “pozicia klanado”, li sukcesis, per tiu nova metodo, malkovri la genon responsan pri la kista fibrozo kaj izoligon de la geno de la morto de Huntington, nome neŭrofibramotozo, endokrina neoplastico.

La 8a de julio de 2009 Prezidento Barack Obama, lin nomunis, kaj la Senato unuanime aprobis, direktoro de la National Institutes of Health.[2]

Lia nomo estas konata ankaŭ al granda publiko pro diversaj motivoj, inter kiuj la fakto ke li gvidis la teamon de esploristoj kiuj deĉifris homan genomon.

Li estas ankaŭ fama, precipe en Usono, pro sia kristana kredo kaj por sia vizio pri la scienco, kiun li konsideras “oportuneco de preĝo”, kiel li skribas en sia verko The Language of God (La lingvaĵo de Dio).

En tiu libro li disvolvas perspektivon, kiun li difinas BioLogos, en kiu li provas akordigi la scienculan esploron kaj la spiritajn valorojn demonstrante la mankon de kontraŭdiro inter scienco kaj kristana Kredo.

En 2020 li ricevis la Premion Templeton.[3]

Lia scienca kaj kreda vidpunktoj redakti

El familio religie preskaŭ indiferenta, Francis albordiĝis al agnostikismo. Albordiĝo kiu tamen al li ekaperis, ĉiam pli, kiel vola blindiĝo... Preskaŭ hazarde finiĝis tra liaj anoj “Pardonu, kia estas via Dio?”, de Clive Staples Lewis, eksa ateisto kiu jam proponis al si refuti la ekziston de Dio per la logiko, sed kiu albordiĝis al la kontraŭa haveno. Lewis ofertas al Collins la eblon sin demandi pri la natura morala leĝo, pri la bono kaj malbono, pri ilia origino: ĉu la sento pri la bono kaj malbono estas nur efiko de precizaj aŭ vagaj kulturaj tradicioj? ĉu temas pri “sekvo” de evoluigaj premoj?... Collins rakontas kiel mem esploris pri la homa naturo, pri rimorso kiu nin tenajle tenas kiam oni konscias ke oni plenumis volan eraron, kvankam avantaĝon por oni... Sur la fono de tiuj demandoj kaj respondoj albordiĝas Dio.

Post konsideroj pri la morala leĝo, Collins daŭriĝas analizante sian prisciencajn sciojn kaj ilin komparante kun la kredo albordigita... Ĉu bigobango? La ideo ke la mondo komenciĝis per praeksplodo vidigas sur la fono Dion kreanton, Dion akceliganton, Dion nepanteisman. Kaj “se Dio ekzistas, li estas supernatura; se supernatura, li ne estas limigita de la naturaj leĝoj; se ne limigita de la naturaj leĝoj, mankas kialoj por ke li estas limigita de la tempo; se li ne estas limigita de la tempo, li estas en la pasinto, en la estanteco kaj en estonteco” kaj do “li ekzistis antaŭ la praeksplodo”. Ĉu evoluo? “Ĝi estas la eleganta plano de Dio por la kreo de homa genro”. Ĉu Genetiko? “Ĝi estas la instrua manlibro de Dio”, “la lingvaĵo de Dio“ kiu povas ekspliki ĉion krom “la percepto de la morala leĝo kaj la porĉiama serĉo pri Dio”. (El lia verko “La lingvaĵo de Dio”).

En 2001 F. Collins estis honorita per la Premio Princo de Asturio por sciencoj kaj teknikoj.

Referencoj redakti

  1. "Pope names NIH director to Vatican think tank". USA Today. October 14, 2009"
  2. Secretary Sebelius Announces Senate Confirmation of Dr. Francis Collins as Director of the National Institutes of Health 7-Aug-09
  3. https://www.templetonprize.org/laureate/francis-collins-2020-templeton-prize/

Vidu ankaŭ redakti

Verkoj redakti

The Language of God: A Scientist Presents Evidence for Belief (Free Press, 2006), which spent many weeks on the New York Times bestseller list. The Language of Life: DNA and the Revolution in Personalized Medicine (HarperCollins, published in early 2010)[14] Belief: Readings on the Reason for Faith (HarperOne, March 2, 2010

Eksteraj ligiloj redakti