Francisco López Estrada

Francisco López Estrada (Barcelono, 1918 -Valencio, 2010), hispana filologo, profesoro de universitato kaj mezepokisto.

Francisco López Estrada
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1918 (1918-01-01)
en Barcelono
Morto 1-an de januaro 2010 (2010-01-01) (92-jaraĝa)
en Valencio
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filologo • mezepokisto • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

El junio de 1946 li estis profesoro Hispanaj Lingvo kaj Literaturo kaj Universala Literaturo en la Universitato de La Laguna. El septembro de 1947 li estis samo en la Universitato de Santiago, Galegio. En 1948, li translokiĝis al Sevilo. Kaj poste al la Komplutensa Universitato de Madrido (1976-86) kie li profesoris pri mezepoka literaturo ĝis sia emeritiĝo. Li estis membro de la Hispanic Society of America kaj ano de la Reĝa Akademio Sevila de Beletroj.

Verkoj redakti

Liaj studoj temis ĉefe pri la Mezepoko, la paŝtista novelo de la Renesanco, kaj nur pli sporade pri la 19a jarcento aŭ komenco de la 20a, ekzemple Los libros de pastores en la literatura castellana: la órbita previa (1975), liaj eldonoj de Los siete libros de la Diana de Jorge de Montemayor (Madrid, Espasa-Calpe, 1962), de la Diana enamorada de Gaspar Gil Polo (Madrid: Castalia, 1987), de El Abencerraje: (novela y romancero) (Madrid: Ediciones Cátedra, 1980), de Rimas y declaraciones poéticas de Gustavo Adolfo Bécquer (Madrid: Espasa-Calpe, 1977) kaj de la Relación de la embajada de Enrique III al Gran Tamorlán de Ruy González de Clavijo (Buenos Aires: Espasa-Calpe, 1952); Libros de viajeros hispánicos medievales (Madrid: Ediciones del Laberinto, 2003), la eldono de la kompleta verkaro Poesías completas de Pedro de Espinosa (1975) kaj de liaj Obras en prosa (Málaga: Diputación Provincial, 1991), Panorama crítico sobre el Poema del Cid (Madrid: Castalia, 1982) kaj eleganta Poema del Cid: version métrica (Madrid: Editorial Castalia, 1974, represita samloke samjare, 2007) kiu estas eble la plej bonkvalita adaptaĵo de la Poema del Cid (kiun li same editoris: Madrid: Castalia, 2007) al la moderna kastilia lingvo. Aliaj liaj libroj estas Los "primitivos" de Manuel y Antonio Machado (Madrid: Cupsa, 1977); Tomás Moro y España: sus relaciones hasta el siglo XVIII (Madrid: Universidad Complutense, 1980) kaj aliaj diversaj eldonoj (kiaj Fuenteovejuna de Lope de VegaLa Galatea de Cervantes), antologioj kaj lernolibroj unuope aŭ kunlabore (ĉefe kun María Teresa López García-Berdoy)s.

Eksteraj ligoloj redakti