Franciszek Latinik

Franciszek Ksawery Latinik (17-an de julio 1864, Tarnów29-an de aŭgusto 1949, Krakovo) estis pola generalo.

Franciszek Ksawery Latinik


Naskiĝo 17-an de julio 1864
en Tarnów
Aŭstra imperio
Morto 29-an de aŭgusto 1949
en Krakovo, Pollando
Soldata kariero
Rango: generalo
Deĵoris en: aŭstria-hungara armeo, pola armeo
Komandis al: 100-a infanteria regimento
Militoj: unua mondmilito, septaga milito, pola-rusa milito
Persona informo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoAŭstrio-Hungario
Subskribo Franciszek Latinik
Familio
Infanoj Antonina Latinik-Rieger • Irena Latinik-Vetulani
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Dum la unua mondmilito li deĵoris en aŭstria-hungara armeo, kie li komandis al 100-a infanteria regimento. Post akiro de sendependeco de Pollando li enpaŝis en la polan armeon. Fine de la jaro 1918 li fariĝis komandanto en Teŝino. En 1919 li gvidis la polajn soldatojn en batalo kontraŭ la ĉeĥoslovakaj soldatoj en septaga milito je Teŝinio. Dum pola-rusa milito li estis soldata guberniestro de Varsovio. En la jaro 1925 li foriris en emeritecon kaj en la jaro 1934 li publikigis siajn rememorojn el la tempoj de bataloj je Teŝinio en Walka o Śląsk Cieszyński w r. 1919.