Franck SORBIER (naskiĝis la  4-an de januaro 1961(nun 1961-01-04)) estas franca kudristo.

Franck Sorbier
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1961 (1961-01-04) (63-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo grand couturier
TTT
Retejo https://www.francksorbier.fr/
vdr

Biografio redakti

Franck Sorbier naskita la 4-an de januaro 1961 de Georgette Suraud kaj Raoul Sorbier, nomoj de arboj, resp. sambuko kaj sorbuso, kiuj antaŭdestinis lin al arta metio, estas unu el la dek kudristoj oficiale agnoskataj de "Fédération française de la haute couture" (Franca Federacio de alta kudrarto). Naskita en Var, li pasigis infanecon en Biarritz antaŭ ol instali sin en Parizo en 1980. Provoka lernanto de lernejo ESMOD, li prezentis sian unuan kolekton de konfekciaj vestoj en 1987, tamen li plej bone disvolvis sian arton en kudrarto al kiu li plene dediĉiĝis ekde 1999.

Spektakla medio redakti

En 2005, li kreis 280 malsamajn scenejajn kostumojn por la spektaklo "Avant que l'ombre... à Bercy" de Mylène Farmer.

En 2006, li ankaŭ kreis scenejajn kostumojn por Johnny Hallyday.

Kolekto 2008 redakti

Unuafoje depost lia eniro en kalendaron de alta kudrarto en 1999, Franck Sorbier ne povis prezenti sian kolekton en 2008, dum la parizaj defiloj por aŭtuno-vintro. Unu el liaj financistoj, kiu posedas 34% de lia kapitalo, ne donis monon por la defilo. Laŭ la direktorino ĝi kostus 280,000 eŭrojn - kompare kun unu miliono por multaj aliaj. En 2008, la mod-kreisto devis dediĉi sian kolekton al "pasionarias", virinoj kiuj "ŝanĝis la establitan ordon", en politiko, sciencoj aŭ literaturo. Pro tio, Franck Sorbier frontis la problemon kaj realigis nur du modelojn, "George Sand" kaj "Patrino Teresa", per materialoj kiujn jam posedis lia ateliero: nigra gipuro por George Sand kaj sakoj el plasto kolektitaj en magazenoj por la pluvmantelo de Patrino Teresa! La ceterajn modelojn li prezentis, krajone desegnitaj en sia TTT-ejo.

Fonto: Ouest-France Orne n-ro 19407, 5-6 julio 2008.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti