Franckovice (germane: Franzkowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, eksa municipo, kies konstruareo estas kunkreskinta kun konstruareo de municipo Racková, kies konsisto Franckovice estas.

Franckovice
germane: Franzkowitz
vilaĝo
Konstruareo de okcidenta parto de Franckovice
Oficiala nomo: Franckovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Racková
Historia regiono Moravio
Montaro Vizovica montetaro
Situo Franckovice
 - koordinatoj 49° 16′ 29″ N 17° 37′ 02″ O / 49.27472 °N, 17.61722 °O / 49.27472; 17.61722 (mapo)
Estiĝo 1793
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 760 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Franckovice
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Franckovice estiĝis en la jaro 1793 pro disparceligado de korto ĉe Racková.[1] Ekde la jaro 1794 Franckovice gvidis memstaran parcelan libron En la 50-aj kaj la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento konsisto de municipo Franckovice estis ses kilometrojn malproksimaj antaŭurboj de Holešov - Novosady kaj Plačkov.[2]

Franckovice mem konstis el tri urbanisme tute malsamaj partoj: el du partoj de la propra Franckovice, senpere najbaranta kun konstruareo de municipo Racková (stratvilaĝo laŭlonge laŭ vojo ĝis Lechotice kaj konstruareo super la vilaĝplaco de Racková malantaŭ la hodiaŭa baza lernejo), kaj el la tria parto, kiu estis solejo Strhanec,kiu havis statuson de loka parto de municipo. Franckovice perdis la memstarecon en la jaro 1949, kiam ĝi estis alligita al municipo Racková.

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Historie obce Racková
  2. Kuča, Karel. (1997) Města a městečka v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. II. díl, H – Kole. Prago: Libri, p. 115. ISBN 80-85983-14-1.