Franclingva Vikipedio
franclingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio
publikigita versio estis patrolita je 29 jun. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 29 jun. 2023.
La franclingva Vikipedio estas la eldono de Vikipedio en la franca lingvo.
Franclingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | fr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | franca |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 19-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 2 606 099 |
Profundeco | 262.5 |
Paĝoj | 13 024 918 |
Redaktoj | 213 889 902 |
Uzantoj | 4 905 926 |
Aktivaj uzantoj | 17 422 |
Administrantoj | 146 |
Dosieroj | 71 557 |
Kvankam la plejparto el franclingvaj vikipediistoj loĝas en Francio, la projekto ankaŭ havas multajn kunlaborantojn en francparolantaj landoj, kiel Kanado, Belgio, Svisio kaj ceteraj landoj de Franclingvio. La 19-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 2 606 099 artikolojn.
-
La deveno de franclingvaj vikipediistoj, laŭ taksoj en aŭgusto 2006
Gravaj datoj redakti
- 23-a de marto 2001: oficiala ekesto de la franclingva Vikipedio
- 6-a de junio 2001: ekesto de la unua ĉefpaĝo
- 31-a de oktobro 2002: enkonduko de la "tria etaĝo" de la programo MediaWiki, kio kaŭzas la perdon de la ĝistiama historio de artikoloj
- 23-a de aprilo 2005: la franclingva Vikipedio atingas la sojlon cent mil artikoloj
- 28-a de majo 2007: la projekto atingas la sojlon kvincent mil artikoloj, per la artikolo Aitken (cratère)
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Franclingva Vikipedio (france)
- Wikimédia France, la porvikipedia asocio de Francio (france)
- Wikimedia CH, la porvikipedia asocio de Svisio (angle, france, germane, itale, rumanĉe)