Frangolo [1] (Rhamnus frangulaFrangula alnus) estas arbedo kun ovalaj neparaj folioj, kvinpetalaj duseksaj floroj kaj sferaj fruktoj komence ruĝaj kaj fine nigraj, kiuj atingas ĝis 8mm. La ŝelo estas uzata kiel laksiga medikamento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Frangolo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Ramnacoj Rhamnaceae
Genro: Ramno Rhamnus
Specio: R. frangula
Rhamnus frangula
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Frangolo estas palearktisa specio kiu troviĝas en Eŭropo, Siberio, Sud-Okcidenta Azio, Mez-Azio kaj en Nordafriko. Pere de la homo, ankaŭ en Nordameriko la specio estas disvastiĝinta. La planto kreskas precipe sur acidaj grundoj en nefermitaj arbaroj same kiel laŭlonge de riveroj kaj en marĉoj. Montare ĝi povas atingi 1000 metrojn super normalnulo.

Gastiganto redakti

Frangolo gastigas raŭpojn de la tagpapilioj Gonepteryx rhamni kaj Celastrina argiolus.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 363

Eksteraj ligiloj redakti