Frank Reginald Banham

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Frank Reginald BANHAM (benem), (ps. Robo), (naskiĝis 11-an de aprilo 1898 en Lowestoft (Britio), mortis la 30-an de aŭgusto 1974 Melburno, Aŭstralio) estis angla esperantisto transloĝinta en Aŭstralion, korektisto.

Frank Reginald Banham
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1898 (1898-04-11)
Morto 30-an de aŭgusto 1974 (1974-08-30) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li esperantistiĝis en 1921 kaj estis unu el la plej elstaraj agantoj en la aŭstralia Movado. Frank Reginald Banham alvenis Aŭstralion en decembro 1914; akiris diplomon de BEA, 1926; surprenis redaktorecon de La Suda Kruco en aprilo 1929. Verkaĵoj: originalaj kaj tradukitaj artikoloj kaj skizoj en LSK de okt. 1927. Lingvaj artikoloj en Esperanto-gazetoj, prop. artikoloj en la taggazeto The Age (Melbourne). Edziĝis februaron 1931 kun Hilda Dawes, diplomito de Brita Esperanto-Asocio. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto. El liaj tradukoj kompletigitaj per originaloj estis kompilita tradukista kurso por esperantigi anglajn tekstojn.

Verkoj redakti

  • A translation course in Esperanto for advanced students (1979, 1999)

Eksteraj ligiloj redakti