František Benda (naskiĝis la 22-an de novembro 1709, en Benátky nad Jizerou – mortis la 7-an de marto 1786, en Potsdamo) estis ĉeĥa komponisto kaj violonvirtuozo de la epoko de frua klasikismo.

František Benda
Persona informo
Naskonomo František Benda
Naskiĝo 22-an de novembro 1709 (1709-11-22)
en Staré Benátky
Morto 7-an de marto 1786 (1786-03-07) (76-jaraĝa)
en Potsdam
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando BohemioReĝlando Prusio
Familio
Patro Hans Georg Benda
Frat(in)oj Jiří Antonín Benda • Joseph Benda • Anna Františka Hatašová • Johann Georg Benda
Infanoj Maria Carolina Wolf • Friedrich Benda • Karl Hermann Heinrich Benda • Juliane Benda-Reichardt
Okupo
Okupo komponistokoncertmajstroviolonisto
vdr

Vivo redakti

František Benda (pli aĝa frato de komponisto Jiří Antonín Benda) devenis el teksista kaj muzikista familio. Muzikan edukadon li ricevis en Prago ĉe jezuitoj kaj en Dresdeno. Li agis sinsekve en nobelaj kapeloj en Vieno, Varsovio kaj Berlino. En 1733 li fariĝis membro de la kapelo de la prusa reĝo Frederiko la 2-a. En 1740 li fariĝis unua violonisto kaj 1771 koncerta majstro de la prusa kortega kapelo. La reĝo Frederiko liapete prizorgis transloĝiĝon de lia tuta familio, suferanta pro religia subpremado, al Postdamo.

Verkaro redakti

Kiel violonisto Benda estaris pro sia virtuozeco kaj nekutime kantema tono, ĝenerale muzikeco kaj perceptemo. Kiel aŭtoro li utiligis vivajn elementojn de ĉeĥa modeca melodieco kaj ritmiko, per kio li liberiĝis de siaj ĉefaj modeloj Antonio Vivaldi kaj Giuseppe Tartini. Li evoluigas melodiecon, precipe en malrapidaj partoj de siaj komponaĵoj, en violionkomponaĵoj li venas ĝis elementoj de la sonata formo. Krom Jan Václav Stamic li unusola kapablis krei originalan stilon en violonludo, sendependa de la itala tradicio; en komponista stilo li estas konsiderata kiel antaŭulo de klasikismo, sed fakte li pli apartenis al konservativa komponista torento, kiu neniam plene liberiĝis de la baroka stilo. Li komponis 15 violonkoncertojn kaj pli ol 100 pluajn komponaĵoj por sola violono. En simfonioj li konservas tiam popularan tripartan specon de baroka napola simfonio.