František Tenčík

František Tenčík (naskiĝis la 24-an de oktobro 1912 en Vieno - mortis la 12-an de junio 1974 en Brno) estis ĉeĥa verkisto, editoro, kritikisto kaj teoriisto de literaturo por infanoj.

František Tenčík
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1912 (1912-10-24)
en Vieno
Morto 12-an de junio 1974 (1974-06-12) (61-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj ĉeĥa vd
Alma mater Pedagogická fakulta Univerzity Palackého • Fakultato de filozofio de la Masaryk-Universitato vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • instruisto • dramaturgo • literaturteoriisto • prozisto vd
Aktiva en Brno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia plej bona novelo Knabo en blanka svetero estis filmigita sub titolo Pantero atendas je la 17,30 horo“.

Li plej multe okupiĝis per la verkaro de Josef Věromír Pleva, kies ĉefverkon La eta Bobeš li preparis por filmigo kiel aŭtoro de scenaro.

Li verkadis antaŭparolojn por infanlibroj, okupiĝis pri junulara legaĵo antaŭ ducent jaroj, kiam revekiĝis la ĉeĥa literatura lingvo, pri pupteatroj, priskribis verkaron de J. V. Pleva, de filma reĝisorino Hermína Týrlová kaj porinfanan laboron de aktoro Karel Höger.

Verkoj redakti

Beletro redakti

  • Ivánek (Ivanĉjo, 1954)
  • Barevná svítilna (Kolora lanterno, 1959)
  • Kam se poděly děti (Kien malaperis infanoj, 1961)
  • Chlapec v bílém svetru (Knabo en blanka svetereo, 1972)

Fakaj verkoj redakti

  • Četba mládeže v počátcích obrození (Legaĵo de junularo en la komenco de la nacia renaskiĝo, 1962)
  • Hermína Týrlová (1964)
  • Umění dětem (Arton al la infanoj, 1972)
  • Josef Věromír Pleva (1979)
  • Sovětská literatura pro děti a mládež (Sovetia literaturo por infanoj kaj junularo, 1953)
  • Práce s knihou (Laboro per libro, 1954)
  • K otázce vzniku a vývoje mravoučné četby pro mládež (Al la demando pri estiĝo kaj evoluo de moral-instrua legaĵo por junularo, 1958)
  • Brněnské divadlo pro děti a mládež od včerejška k dnešku (La teatro por infanoj kaj junularo en Brno de hieraŭ ĝis hodiaŭ, 1960)
  • K otázce vztahů ústní slovesnosti a obrozenecké literatury pro mládež (Al la demando pri la rilatoj inter la perbuŝa rakont-arto kaj la nacirenesanca literaturo por la junularo, 1960)
  • Folklórní tvorba a četba mládeže (Folkloraj prozo kaj legaĵo de junularo, 1961)
  • Svět dítěte a kniha (La mondo de la infano kaj libro, 1962)
  • Loutkové divadlo pro děti jako umění zvláštních funkcí (Pupteatro por infanoj kiel arto de specialaj funkcioj, 1969)

Filmaj scenaroj redakti

  • Malý Bobeš (La eta Bobeš, 1961)
  • Malý Bobeš ve městě (La eta Bobeš en la urbo, 1962)
  • Panter čeká v 17,30 (Pantero atendas je la 17,30 horo, 1971)