Karl Heinrich Franz HUGERSHOFF (naskiĝinta en la 1-an de septembro 1809 en Lepsiko, mortinta la 12-an de majo 1886 samloke[1]) estis fabrikanto de mekanikaj aparatoj kun firmaoj en Lepsiko kaj Moskvo. La de li elpensitaj aferoj uzitis en kemio kaj fiziko. Krome li oficistis kiel oficiala mezuristo en Saksio.

Franz Hugershoff
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1808 (1808-11-30)
Morto 30-an de novembro 1885 (1885-11-30) (77-jaraĝa)
vdr
tonometra kovrilo
tonometro inventita de Hugershoff

Vivo redakti

Hugershoff fondis sian firmaon en 1844.[2] En 1863 de Bad Berka li iĝis honora civitano pro ofta venado kaj reklamado por tiu ĉi kuracbanloko (laŭ iniciato de la kuracbanloka doktoro Ebert).[3] Aparte li elfaris laboratoriajn pesilojn kaj aliajn aparatojn, ekz. por apotekistoj.[4] Hugershoff membris en la oficejo por mezurilagordado.[5] Hugershoff posedis firmaon nome Franz Hugershoff GmbH ĉe Schiller-strato en Lepsiko.[6], kiu postmorte translokigitis je Karolinen-strato 13 konservante la originan nomon. Transprenintoj estis liaj filoj kaj ekzistas katalogoj por multaj jarkolektoj. Ankaŭ la Universitato de Lepsiko estis inter la klientaro. Nobelpremiito pri kemio, Wilhelm Ostwald mem ordonis tie pesilon.[7]

Hugershoff ankaŭ gajnis multajn patentojn.[8][9] Li evoluigis aparaton por mezuro de koloroj en formo de mikroskopo.[10]

Li prezentis la siaĵojn ĉe multaj foiroj enlande kaj ekterlande, ekz. en Parizo okaze de Internacia ekspozicio (1867) aŭ en Dresdeno en 1882 (Deutsche Hygiene-Ausstellung).[11].[12] La invento de la konstatilo pri kolorintenso eĉ oficiale laŭdigitis.[13]

Lernoknabo lia estis Hermann Pöge. Li posedis la unuan elektroteknikan fabrikon de Saksujo.

Publikigaĵoj redakti

  • Leipzig-Moskau, 1844-1904. Erinnerung an das 60-jährige Geschäftsjubiläum (kune kun R. Fänder). Leipzig 1904
  • Apparat zur Herstellung des Milchserum fur refraktometrische Mich-Untersuchung mittelst des Zeiss'schen Eintauch-Refraktometers. Leipzig 1910

Literaturo redakti

  • R. Fänder: Die Firma Franz Hugershoff Leipzig-Moskau. 1844-1904. Apparate u. Geräte für Chemie, Bakteriologie, Physik u. verwandte Zweige. Leipzig 1904

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Franz Hugershoff en la germana Vikipedio.

Notoj redakti