EdE-J

Franz JEITLER (jajtler) (ps. JoFo), naskiĝis la 17-an de marto 1895 en Zistersdorf (Malsupra Aŭstrio), estis aŭstra popollerneja instruisto kaj ŝtate diplomita instruisto de Esperanto.

Jeitler multe laboris por gepatraj unuiĝoj kaj infanliteraturo. Li estis estrarano de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista (ALLE) de 1927 ĝis 1932. Li skribis raportojn, precipe pri la interna kaj kleriga laboro en la grupoj kaj artikolojn en "La Socialisto", organo de ALLE, kaj en Tutmonda Esperantista Pedagogia Servo (TEPS).