Franz Josef Radermacher
Germana matematikisto kaj ekonomikisto
Franz Josef RADERMACHER (naskiĝis la 20-an de marto 1950 en Aachen) estas germana matematikisto kaj ekonomikisto, kaj profesoro pri informadiko ĉe la Universitato de Ulm. Li konatiĝis ĉefe pro sia engaĝiĝo por ekologi-sociala merkata ekonomio kaj sia aktvado por la Tutmonda Marshall-Plano, kiu celas justan tutmondiĝon kaj mondon en ekvilibro.
Franz Josef Radermacher | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1950 (74-jaraĝa) en Aachen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Karlsruhea Instituto de Teknologio • RWTH Aachen |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • matematikisto • universitata instruisto • komputosciencisto |
Ekde 2002, li estas membro de la Roma Klubo.
Verkoj redakti
- Globalisierung gestalten, Terra Media Verlag, Berlin 2006
- Welt mit Zukunft – Überleben im 21. Jahrhundert, Murmann Verlag, Hamburg 2007, ISBN 978-3-938017-86-9 (kun Bert Beyers)
- Global Impact – Der neue Weg zur globalen Verantwortung, Carl Hanser Verlag, München 2009, ISBN 978-3-446-41730-4 (kun Marianne Obermüller kaj Peter Spiegel)